|
angla esperanta franca hispana itala rusa | ||||||||||||||
|
|
|||||||||||||||
| Malfermiĝis la aliĝ-kampanjo al Radikala partio por 2006. Venis la unuaj aliĝoj far parlamentanoj el ĉiuj kontinentoj!
2005-12-11 - Antaŭ kvindek jaroj
naskiĝis en Romo Radikala partio. Fine de la 80-aj jaroj. ĝi
transformiĝis ankaŭ laŭ-statute al 'Radikala partio trans-nacia
kaj trans-partia', nenie partoprenanta, kiel tia, en la balotoj. La
partio alprenis kiel simbolon la Gandhi-vizaĝon, kaj atingis en
la sekvaj jaroj unuarangan ĝeneralan konsult-statuson ĉe EkoSoK
de Unuiĝintaj Nacioj, kiun ĝi utiligadis por paroligi disidentojn
kaj reprezentantojn de subpremataj popoloj tutmonde. Kiel partio "por-agada"
- kiu, do, laike kunigas siajn membrojn surbaze de konkretaj celoj kaj
ne de ideologiaj apartenoj - Radikala partio estas nun klopodanta sin
relanĉi, per aliĝ-kampanjo celanta ĉiujn civitanojn kaj
jam ariginta dekojn da parlamentanoj el diversaj nacioj kaj politikaj
devenoj. La aliĝontaj parlamentanoj estigos asembleon, kiu elektos
25 el la 50 konsilianoj konsistigantaj Ĝeneralan konsilion. Marco
Pannella, la prezidanto de 'Radikala senato', jam anoncis, ke, se la
kampanjo sukcesos kaj estos kunvokita Ĝenerala konsilio, li proponos
tiukunside alpreni, kiel novan nomon: 'Neviolenta (=senperforta) radikala
partio'. - Alklaku ĉi tie por aperigi la liston de ne-italaj personecoj. Balkanoj: aliĝis tri iamaj Ĉefministroj. Balkanoj, 2005-12 - Dudek politikaj gravuloj albanaj, kroataj, makedonaj kaj kosovaj aliĝis al Radikala partio, okaze de misio en Balkanojn de Gianfranco dell'Alba, sekretario de 'Neniu tuŝu Kainon'. Inter ili: el Kosovo, Bujar Dugolli, 'Ministro pri komerco kaj industrio', kaj du iamaj ministroj, Bajram Rexhepi kaj Ramush Haradinaj; el Albanujo, Pandeli Majko, iama Ĉef-ministro kaj Ermelinda Meksi, iama ministro. Krome, deko da deputitoj el tiuj kvar landoj, inter kiuj: Vesna Skulic, el Kroatujo; Iljaz Halimi kaj Ruzhdi Matoshi el Makedonujo; Gijymaze Syla, Naim Jerliu, Edita Tahiri kaj Fatmir Sejdiu, el Kosovo; Gaqo Apostoli kaj Engjell Bejtaj el Albanujo. La balkanaj parlamentanoj - krom esti engaĝitaj en la kampanjoj por 'Tutmonda organizaĵo de demokratio kaj de la demokratioj' kaj por 'Libero en la scienca esplorado' - estas aparte engaĝitaj por rapida difinigo de statuso por Kosovo, kiu konsideru la aspiron de ties loĝantoj, kaj por enagendigi negocadon por aliĝo de tiuj landoj al Eŭrop-unio. Azio: el la kamboĝaj opoziciantoj, venis la unuaj aliĝoj, iniciate de la deputito Son Chay. Kamboĝo,
decembro 2005 - En pasintaj semajnoj, dekdu parlamentanoj el
"Sam Rainsy" partio - la sola kamboĝa opozicia partio - aliĝis
por 2006 al Radikala partio transnacia, speciale dank'al agado de parlamentano
Son Chaay, multjara partiano. La kamboĝa opozicio estas viktimo
de drastaj limigoj al ĝiaj parlamentanaj kaj politikaj prerogativoj,
pro la kreskanta aŭtoritatisma striktigo far ĉefministro Hun
Sen por sufoki la demokrati-aspirojn de la kamboĝa socio. La kamboĝa
opozici-estro Sam Rainsy jam monatojn estas devigata al ekzileco, sekve
de arest-ordono promulgita kontraŭ li far la Pnompena kortumo,
el kontraŭmisfamiga denunco prezentita far Hun Sen. Alia opozicia
deputito, Cheam Channy, estis kondamnita je sepjara enprizoneco far
kamboĝa armea kortumo pro misfamigo-krimo, post procezo taksata,
far ĉiuj sendependaj observantoj, sena je la minimumaj postuloj
por respektado de la fundamentaj rajtoj. Ankaŭ la sendependa ĵurnalisto
Mam Sonando kaj iu sindikat-reprezentanto estis arestitaj far kamboĝaj
aŭtoritatoj pro pri-misfamigaj akuzoj. Afriko: aliĝis parlamentanoj el 4 landoj, specife engaĝitaj pri moratorio de ekzekutado Afriko, decembro 2005 - Signifa nombro da aliĝoj al Radikala partio transnacia alvenadas de la afrika kontinento. Parlamentanoj el: Niĝerio (Abdlu Oroh, s-ino Yumoke Okoya Thomas, Wale Okediran, Ade O. Adegbanjo, Uche Onyeagucha); Kenjo (Nijeru Ghitae); Malio (Demba Traoré); Zambio (Norman Chibamba), decidis aliĝi al Transnacia partio kiu enhavas, inter siaj ĉefaj celoj, 'Tutmonda organizaĵo-n de demokratio kaj de la demokrati-landoj', aparte por sin engaĝi por ke Ĝenerala asembleo de Unuiĝintaj nacioj aprobu universalan moratorion de ekzekutado. Tiu rimedo fakte ebligus al la menciitaj landoj ŝpari hom-vivojn, dum oni atendas, ke la respektivaj parlamentoj trovu formojn kaj manierojn taŭgajn por akiri la definitivan abolon. Ja la engaĝiteco en tiu batalo konvinkis ankaŭ la hispanan parlamentanon Jordi Xuclà renovigi sian aliĝon al Radikala partio transnacia. Pro lia agado, Hispana parlamento aprobis dokumenton kiu engaĝas Zapatero-registaron antaŭenigi la pormoratorian iniciaton ĉe la novjorka Un-sidejo, venontan jaron. Interreto: fastado de radikaluloj por tuniziaj disidentoj kaj por libera aliro al la reto. Tunizo, 2005-10-16..18
- Dum la 'Tutmonda vertkunveno pri informo-socio' (Tvis; anglasigle:
Wsis)
de Unuiĝintaj nacioj, ĉirkaŭ 90 anoj de Radikala partio
fastis subtene (angle)
la malsatostrikon kiun ok tuniziaj politikaj disidentoj komencis 2005-10-10.
Dum la Tvis-laboroj, Radikala partio - krom esti kunvokinta kun 'Ip
justice' ('Justico pri intelektaj rajtoj'; anglasigle: Ipj)
"rondan tablon" (angle)
pri ‹‹e-demokratio, informaci-rajtoj kaj "p2p" [1]››
partoprenatan far Marco Cappato kaj Marco Perduca - alvokis demokratiajn
landojn serĉadi kumunajn solvojn por reto-mastrumado kaj pri la
estonteco de la ret-navigantoj de la tunizia vilaĝo Zarzis. Mortpuno: alvoko de 'Neniu tuŝu Kainon' por Tookie Williams al Guberniestro Schwarzenegger Romo, 2005-12-02 - Alvoko de 'Neniu tuŝu Kainon' al Kaliforni-guberniestro Schwarzenegger estis subskribita far: 19 el la 20 italaj Region-estroj; pli ol cent italaj parlamentanoj el ĉiuj politikaj grupoj; kaj multenombraj italaj aktoroj kaj reĝisoroj, inter kiuj: Bernardo Bertolucci, Monica Bellucci, Claudia Cardinale, Giuliano Montaldo, Ferzan Ozpetek, Lina Wermuller, Dario Argento kaj Liliana Cavani. La alvoko petas ekzekut-nuligon por Tookie Williams, fondinto de la strato-bando "Crips" en Losanĝeleso komence de la 70-aj jaroj, mortkondamnita en 1981, 27jaraĝe, pro murdo de kvar homoj dum du rabadoj. Tookie Williams estis ekzekutita 2005-12-13 en "San Quentin"-karcero. Prezento de raporto de "Freedom House" en Romo: 'Kiel oni konkeras liberon' Romo, 2005-12-02 - Raporton de "Freedom House" (Liber-hejmo; angle) titolitan "Kiel oni konkeras liberon: de la civitano-rezisto ĝis demokratio" (itallingva video) prezentis en la sidejo de Radikala partio transnacia: Peter Ackerman, Prezidanto de "Freedom House" kaj de 'Internacia centro pri senperforta konflikto" kaj Adrian Karatnycky, rimarkinda elstarulo de "Freedom House". Intervenis: Emma Bonino, Marco Pannella kaj Matteo Mecacci, reprezentanto de Radikala partio transnacia ĉe Unuiĝintaj nacioj. La studo analizas 67 transirojn al demokratio, okazintajn ekde 1972, komenco-jaro de la t.n. "Tria tajdo" de demokratiigo. Estis ekzamenataj kvar karakteriziaĵoj - la sociaj fortoj kiuj tiujn procezojn gvidis; la forto de civila senperforta rezisto; la perforto-nivelo kaj ties deveno - kiuj rolas ŝlosile por kompreni kiel la sukcesaj transiroj okazis. Plejparte, la transiroj gvidataj de senperfortaj civitanar-koalicioj alportas plibonajn liber-rezultojn, kompare kun la transiroj desupraj, iniciatitaj far elitoj. La esplor-rezultatoj sugestas, ke, cele helpadon por aldemokratia sanĝo, la politikistoj ofertu sian apogon al la naskiĝantaj movadoj por civila rezistado. ‘Stumpigo de hominaj generiloj’: ekvalidas la Maputo-protokolo pri la rajtoj de la afrikaj hominoj Romo, 2005-12-12 - La Maputo-protokolo (kies 5a artikolo malpermesas ‘Stumpigo-n de hominaj generiloj’, kiel kutimon kontraŭan al hom-rajtoj), ekvalidis la pasintan semajnon. Tiuokaze, ĉe la itala Deputitar-ĉambro, patronite de ties prezidanto, okazis kunveno, kiun partoprenis la Ambasadoroj de la Ŝtatoj-membroj de 'Afrika unio', inklude tiujn kiuj ankoraŭ ne subskribis kaj ratifis la protokolon, kaj la asocioj de afrikaj hominoj en Italujo. La aranĝo, iniciatita far Emma Bonino kaj ‘Kie senjustas neeblas paco’ (angle) - kiu, kun Aidos ('Asocio de italaj hominoj por evoluo'; itale) agadis ĉi-jare por subteni ratifon de la protokolo far kep granda nombro da landoj - estis aranĝita subtenate de la parlamenta grupo 'Enpugna rozo' (itale, 'La Rosa nel Pugno')
PARLAMENTANOJ KAJ EMINENTULOJ (neitalaj) ALIĜINTAJ AL RADIKALA PARTIO TRANSNACIA CENTRA-ORIENTA EŬROPO ALBANUJO (6)
KOSOVO (7)
KROATUJO (2)
MAKEDONUJO (3)
HISPANUJO (1)
SUDORIENTA AZIO KAMBOĜO (12)
AFRIKO NIĜERIO (5)
KENJO (1)
ZAMBIO (1)
MALIO (1)
La neitalaj membroj de Ĝenerala konsilio de Radikala partio, elektitaj dum la 38a Kongreso en Tirano, 2002-11: -
|
| La pasinta numero estis sendita al 78.204 ret-adresuloj (en la lingvoj, respektive: itala, 36.929; angla, 25.016; franca, 9.328; esperanta, 1.325) Por
ABONI| {UNSUBSCRIBEHYPERLINK} |