Mauxrilando, Pannella: grandaj jugxaj kaj politikaj falsajxoj, ni timas pri la savo de nia aktivulo Biram kaj petas tuj vidi lin.


Cxi posttagmeze, je la 4-a kaj duono, radikala delegacio parolos al jxurnalistoj en Nouakchott.

De Nouakchott, cxefurbo de Mauxrilando, kie trovigxas ekde hieraux vespere kune kun radikalaj parlamentanoj Matteo Mecacci kaj Marco Perduca, Marco Pannella parolas pri la dangxera situacio, en kiu estas Biram Dah Abeid, estro kontrauxsklavisma kaj gvidanto de la Partio Radikala Neperforta, vundita kaj arestita la pasintan 13-an de dicembro kune kun aliaj aktivuloj.

“Fortoj kiuj regas en tiu cxi lando estas organizigxontaj kontraux nia kunaktivulo Biram—denuncas Pannella-

Unue ili inventis artefaritan procedon, kiu ebligu reteni en malliberejo la arestitojn gxis unu monato antaux la komenco de la proceso, per nekredebla akuzado de agreso al la policanoj.

Krome- ankoraux diras la radikala gvidanto- cxi tiea potenca ina, akuzita sklaviginta du infaninojn, aperigis du atestantojn, ne estas malfacile imagi kiel, el parencaro kaj najbaroj de la infaninoj, por pruvi ke la sklavismaj akuzajxoj estas malveraj.

Pro tio—konkludas Pannella- ni timas pri la savo de Biram kaj de aliaj arestitoj.

Okulaj atestantoj rakontis al ni ke, kelkajn tagojn post la aresto, Biram sangis el la kapo.Ni petas viziti tuj lin en malliberejo, por kontroli almenaux lian sanon.”

Cxi posttagmeze, je la cxi tiea 4-a kaj duono, Pannella, Mecacci kaj Perduca parolos al jxurnalistoj en la Maison d'Hotes Jeloua de Nouakchott.