Mortis Paolo Pietrosanti, historia estro de la Partio Radikala, ekde cxiam engagxigxinta en transnaciaj temoj pri kontrauxmilitarismo, neperforto, lukto kontraux la mortpuno kaj por defendo de la ciganaj minoritatoj


Mortis en Romo pro grava formo de kancero Paolo Pietrosanti, ano de la Gxenerala Konsilio de la Partio Radikala Neperforta, transnacia kaj transpartia. Naskigxinte julion de 1960, jxurnalisto kaj verkisto, li estis historiisto aktiva kaj estro radikala ekde la fino de la jardekoj '70.

Li komencis sian politikan engagxigxon partoprenante aktive en la organizado de la agadoj kontrauxmilitarismaj kaj neperfortaj de la Radikaluloj kaj de la Loc ( Ligo de la Militrifuzantoj) en la jardekoj '70 kaj '80, suferinte ankaux areston en Komiso. Verkinto de analizoj kaj dokumentoj pri la neperforto kaj pri la lukto kontraux la rasismo kaj la kontrauxjudaismo, li estis unu el la plej gravaj disvastigantoj en Italujo de la penso de Gandhi kaj Martin Luther King, verkinto, inter la aliaj, de eldonajxoj, libroj, intervenoj pri la metodoj de la civila malobeo kaj de la pasiva neperforto. Li plurfoje kandidatis inter radikalaj cxefkandidatoj je la euxropaj balotoj, politikaj kaj administraj. Inter la cxefaj temoj, kiuj ekde cxiam karakterizis lian engagxigxon, la kampanjo por la savo de la mortpuno en Usono favore al Paula Cooper, tiu por rajtoj de la popolo cigana, la agadoj kontraux komunismaj regximoj de la centra-orienta Euxropo. Pro cxi tiuj lastaj aparte li estis arestita en Varsovio en la jaro 1986 kaj tuj poste eligita. Li estis reprezentanto cxe la Unuigxintaj Nacioj de la Internacia Unio de la Ciganoj, krom honora Prezidanto de la unua euxropa organizo de la cigana popolo. Inter la fondintoj de la Radikala Partio Transnacia je la falo de la Berlina muro, li translogxigxis ekde la jaro 1990 gxis la jaro 1993 en Pragon, kie naskigxis kerno tre aktiva de radikaluloj engagxigxintaj en la internaciaj temoj. Pro malsano li perdis vidpovon kaj ekde la jaro 2000 li luktis por la dissendo de la kulturo kaj de la tekstoj en la formato auxddigxita favore al la nevidantoj, al la kies pozitiva konkludo li donis decidan kontribuon dum la lasta Registaro Prodi, kiam li havis de la Ministerio de la Kulturaj Valorajxoj la taskon trakti kun la eldonistoj ties kontrakton.

Eblas porti la lastan saluton al la kliniko “Villa Speranza” (strato de la Pineta Sacchetti, 235-Romo) gxis la 12-a horo de sabato, 8a de januaro. Funebro okazos en formo mallargxe privata.

Baldaux okazos en Romo laika cerimonio memore al li..