Cappato relanchas la radikalulojn


Heroldo de Esperanto

Dum BKC epilogas kaj E-kandidatlistoj en Francio prologas, la Radikala Partio (sep EU-deputitoj) ree proponas sin kiel advokaton de Eo.

Chi-foje temas pri interveno de Marco Cappato, en Strasburgo 4 sep 03 okaze de la diskuto pri la raporto Ebner, dedichita al Plilarghigo kaj kultura diverseco /regionaj kaj malpliuzataj lingvoj.

Marco Cappato deklaris ke la situacio malpli pozitivas ol pluraj intervenoj intencus kredigi. En Euhropo, lingvodiverseco detruighadas. Koncize, mi opinias, ke la solvo de tiu problemo kushas ne en nura subtenado de lingvoj auh de minoritat-lingvoj, char tio ne sufichas. Mi opinias, ke la solvon enhavas nomo nek facila nek komforta: Esperanto. Ni provu, almenauh! Lauh iuj studoj, tiu lingvo kiel teknika, neuhtra lingvo povus esti lernata kaj, sekve, politike elektita, anstatauh aliaj lingvoj. Uzadi, kiel solajn lingvojn auh kiel ponto-lingvojn, aliajn idiomojn - kiuj mem reprezentas kaj enportas difinitan kulturon - rezultus el superregado de iu kulturo super alian, kio ja hodiau okazadas. Tiun problemon, tiun mankon, Eo ne kuntrenas. Mi opinias, ke EU devus, minimume, ankauh tiun vojon ekeksperimenti. Kontrauh konduto detruanta lingvodiversecon, [lingvo-] financado kaj subtenado malsufichas.

Neniu parlamentano komentis la vidpunkton de s-ro Cappato, en debato relative trankvila, kie intervenis precipe dekstruloj kaj verduloj.
NW/RC