38° Congresso, II sessione.
Edi Rama, sindaco di Tirana.
Home ›
EU-PARLAMENTO APROBAS REZOLUCION POR TUJA CHE-UN-a MORATORIO. DEKLARO DE MARCO PANNELLA
Tweet
Strasburgo, 2003-10-23
Euhrop-unia parlamento unuanime aprobis rezolucion postulantan de Itala prezidentaro "senprokraste agadi por prezenti rezoluci-proponon che Ghenerala asembleo de Un nun okazanta en Novjorko, per kiu oni petas adopton de tutmonda moratorio de mortpunado". Dum Eu-parlamento, duafoje en iom pli ol monato, petas de Italio prifideli tiusencajn sindevigojn, kaj dum ankauh Deputitar-chambro aprobontas duan mocion ene de du monatoj, che pluhezitemo de "Farnesina" (Ministerio pri eksteraj aferoj), Marco Pannella, Prezidento de 'Neniu tushu Kainon', deklaris:
"Plentempas, ke Prezidento Frattini, anstatauh iom nedece hieroglifumi pri konvenajhoj, asertu konvinkighojn.
En 1994, che Un, ni malsukcesis pro 8 vochoj, shulditaj al maltrankvilo de Singapuro kaj de aliaj Shtatoj, timantaj malkreskon de nacia suvereneco pro moratori-propono. De tiam, 33 Shtatoj ighis abolemaj kaj aplikis moratorion.
Hodiauh, Itala prezidentaro elpash- -is kaj –as, chien anoncante konvinkitecon pri chi-batalo, sed chiutage verdire pluk-prenante el la rubujo de l' pretekstoj kaj de l'alibioj, kaj trafante chiun shancon por agi kontrauh tio, pri kio ghi sindevigis.
Ni, el 'Neniu tushu Kainon' kaj Transnacia radikala partio, bataladas por ke, ankauh en nia lando – se eble, kaj malgrauh Itala registaro – kaj en Euhropo, oni almenauh minimume plenumu la konvinkighojn kiujn oni akceptas kaj deklaras akcepti, kaj oni chesu malnoble sekvadi konvenajhojn stultajn kaj erarajn.
Mi timas, ke, tiele, Itala prezidentaro estas finonta sian tempon de kredateco kaj deco. Mi esperas, ke tiel ankorauh ne estas, sed maldeco kaj malkredateco estas tio, kion Itala prezidentaro riskas kaj riskigas al ni."