Jenan alvokon la 2003-01-23an lanc'is Marco
Pannella kaj siaigis "Transnacia
Radikala Partio"
IRAKO. ALVOKO AL LA SEKUREC-KONSILIO.
FORIRU SADDAM.
KREIGHU "DEMOKRATA REGISTARO" DE LA UNUIGHINTAJ NACIOJ
Inter,
unuflanke, la subtenantoj de la paco kiom-ajn-kosta - hereduloj de la
asertintoj "Chu morti por Gdansko: neniam!" auh "Prefere rughaj ol senvivaj",
kaj de la "pacistaj" kaj komunistaj pordizertadaj alvokoj fronte al
la hitlera armeo auh al la taliban-reghimaj teroristoj - kaj
aliflanke, la danghera, eble nenecesa, agado de la apogantoj la militan
solvon, chesigontan la Bagdad-reghiman minacon,
elstarighas blindiga evidentajho: en Irako kaj por Irako - kiel por
la cetera Mez-Oriento kaj por la tuta mondo - la autenta kaj longedauhra
alternativo, hodiauh, estas ne: "milito auh paco", sed: "milito auh
libero, juro, demokratio kaj paco".
Tial, ni alvokas la internacian Komunumon, unuavice la Unuighintajn
Naciojn, por ke ili sia-igu, tuj, la aserton, ke, ech lauh Usono, ekzilo
de diktatoro Saddam sennecesigus militon kaj konsistigus deirpunkton
por politika solvo de la Iraka problemo.
Ni alvokas la Sekurec-Konsilion tuj decidi - premisinte la elscenighon
de Saddam kaj surbaze de la povoj al ghi atribuataj de la UN-Charto
- Irakon submeti al internacia konfida administrado (ia demokratia registaro),
taskante plej altnivelan shtatiston dumdujare estigi la kondichojn por
ke chiuj ge-irakanoj plene ghuu lauhjurecon kaj liberon, kiel tion postulas
la UN-Charto de la fundamentaj rajtoj.
Ni alvokas ge-bonvolulojn, en la tuta mondo, urghe organizighi kaj mobilizighi
por ke triumfu tiu simpla vero, agha kiel demokratio kaj libero! Por
ke libero, juro, demokratio kaj paco, diktatorecon kaj militon supervenku!