INTERVJUO: PROFESORO SAMDHONG RINPOCHE, PREZIDANTO DE LA ENEKZILA TIBETA REGISTARO.

Damir PILIĆ
Slobodna Dalmacija

Nur du jarojn post la vizito de Dalai-lamao, Splito gastigis la duan aŭtoritatulon de Tibeto - profesoro Samdhong Rinpoche, Prezidanto de la enekzila Tibeta registaro. Temas pri la homo kiu, ĉe la unua baloto en la Tibet-historio, okazinta en 2001, atingis preskaŭ 90 elcentojn da preferoj de elektintaro konsistanta el 135 mil tibetanoj kiuj hodiaŭ vivas eksterTibete (proksimume 100 mil en Hindujo, 25 mil en Nepalo, 7-8 mil en Usono, kaj la ceteraj en Eŭropo), dum la ses milionoj da tibetanoj vivantaj en Tibeto ankoraŭ atendadas, ke Ĉinujo iam ilin degnu per voĉdon-rajto.
Profesoro Samdhong Rinpoche forlasis Tibeton en fora 1959, 20jaraĝa, kaj, kun Dalai-lamao kaj kelkmiloj da ekzilitaj tibetanoj rifuĝis al Dharamsala, en Hinduja nordo, kie la tiama Hinduja prezidento Nehru ilin provizis per politika azilo. Tiu 65jaraĝa budha monaĥo, dufoje doktoriĝinta, estas unu el tutmonde gravaj spertuloj pri la budha filozofio, alvenis Spliton danke al invito de iu Splita Neregistara organizaĵo, la Asocio por Tibeto-subtenado.


Kion signifas, praktike, esti Prezidento de enekzila registaro? Kiel vi alprenas la priŝtatajn decidojn?

Ni ne havas ŝtaton por regi, tial nia laboro tre facilas.


Kiel vi ekkontaktas alilandajn registarojn?

Plurmaniere. Plejparte, la mondaj registaroj ne agnoskas nin kiel enekzilan registaron, sed ili nin agnoskas kiel organizaĵon, kaj tial ili nin renkontas ne je oficiala ŝtat-nivelo, sed malpublike. La maniero kaj la nivelo de la renkontiĝado malsamas laŭ la lando.


Kiel vi taksas tian sitenon de la internacia komunumo, kiu, pro timo de Ĉinujo, rifuzas oficiale agnoski vian registaron?

La internacia komunumo nek staras flanke de Tibeto, nek flanke de Tibeto, sed ĝin gvidas la mono. Mi aprezus la internacian komunumon, se ĝi havus amikan rilaton kun la ĉina popolo, sed ĝi intencas nur ekspluati la ĉinujan merkaton, nekonsiderante la bonfarton de la ĉinoj.


Ĉu vi opinias, ke demokratiigo de Ĉinujo akcelus solvon de la 'tibeta afero'?

Eble ni povus ankaŭ helpi demokratiigon de Ĉinujo, sed en la mondo estas forta kontraŭstaro al la hipotezo, ke ĉinujo iĝu demokratia lando. Ĉi tie mi aludas antaŭ ĉio al la okcidentaj plurnaciaj konzernoj, kiuj ne volas, ke Ĉinujo iĝu demokrata. Laŭ ili tio ne konvenas, ĉar ĉi tiel ili povas pli bone ekspluati la ĉinujan merkaton. En Ĉinujo ne ekzistas jurbazita ŝtato, ne ekzistas libero en la amaskomunikiloj, ĉiuj povas ekspluati la ĉinujan manlaboristaron, neakuzite. La laboristoj estas pagataj malmultege, ne rajtas striki, laboras sep tagojn semajne ok horojn tage kaj ankaŭ laboro de la infanoj estas amase ekspluatata. Se Ĉinujo iĝus ŝtato jurbazita kaj demokratia, ĉio ĉi ne plu eblus, kaj tial demokratiigo de Ĉinujo ne utilas al la okcidenta kapitalo. Tamen, tia stato ne povas porĉiame daŭri, kaj la demando estas 'kiam' - ne 'ĉu' - tia demokratiigo okazos.


Ĉu la fina celo de via Registaro estas plena sendependiĝo de Tibeto aŭ vi kontentus ankaŭ pri ioma politika aŭtonomeco?

Ekde 1979, do dum la lastaj 25 jaroj, ni petadas, ke, kadre de la ĉina Konstitucio, estu garantiata al ni aŭtonomeco simila al tiu de Honkongo kaj Makao. Ni petas havi aŭtonoman juron kadre de la ĉina Konstitucio kaj aŭtonoman demokrati-sistemon. Tiukaze, ni povus akcepti, ke al la Pekinaj aŭtoritatoj havu iujn enŝoviĝorajtojn.


Tiukaze, ĉu vi persone reirus Tibeton por akiri la reg-potencon?

Ne temas pri mia reveno, nek pri tiu de Dalai-lamao: fakte, tiuj estas sengravaj demandoj. La vera problemo estas la estonteco kaj la destino de la ses milionoj da tibetanoj, kiuj hodiaŭ vivas en Tibeto laŭ ĉinaj reguloj. Estas ili, kiuj estu liberigitaj, kaj se tio okazos, eble mi revenos, sed eble ankaŭ ne. Ni estas malgranda popolo: ni estas ses milionoj en Tibeto kaj ankoraŭ 135 mil ekster Tibeto, tial la plimulto de nia popolo ne estas libera.

NIA BUDHO NE ESTAS DIO

Kia estas via rilato kun Dalai-lamao? Kiom longe vi interkonas vin? Kiel vi disdividis la ŝtatajn taskojn?

Lian Sanktan moŝton mi ekkonis kiam mi estis 13jara kaj li estis 17jara; tiam ni ankoraŭ vivis en Tibeto. Hodiaŭ mi estas 65jara, do ni interkonas sufiĉe longatempe. Ni disponas dokumenton, per kiu ni asignis niajn taskojn: ĉar ni estas enekzilaj, tiun dokumenton ni nomas ne Konstitucio, sed Ĉarto. Ni havas tri potenco-ordojn, tio estas: la plenuma, la leĝfara kaj la juĝa, sendependaj unu de la aliaj, kaj Dalai-lamao estras la plenuman.

Ĉu, do Dalai-lamao estas la laika kaj la religia estro?

Kiel spirita estro, lia Sankta moŝto estas la plejsupra gvidanto. Male, kiam temas pri politikaj kaj civilaj demandoj, li konsultas la registaron, kiun ni nomas Kabineto. Mi estras tiun Kabineton, kaj Dalai-lamao pri ĉiuj politikaj decidoj petas nian opinion. Alpreninte decidon, ni ĝin plenumas nome de Dalai-lamao, simile al la brita sistemo, kie ĉiuj decidoj estas alprenataj nome de la Reĝa moŝto, sed ili estas aprobataj far la registaro. Mia registaro aprobas decidojn laŭ tri principoj: vero, senperforto kaj aŭtenta demokratio. Tiuj tri principoj konsistigas la bazon de nia tuta laboro kaj, ekzemple, ni neniam aprobus decidon kiu kuntrenus perforton, eĉ se ĝi necesus.

Kiom la instruado de la hinda gvidanto Mahatmo Gandhi influas vian prisenperfortan instruadon?

Mi sentas min tre proksima al lia instruado kaj klopodas kiel eble plej ĝin praktiki. Li estis tre signife grava en mia vivo, kiel ankaŭ en tiu de ĉiuj tibetanoj, pro nur unu kialo. Budhismo onin priinstruas vivi senperforte, sed ne instruas kiel tion realigi en la mondo kie oni vivas, nek ĉe interregistara politikado. Ĉar malfacilas ŝtaton regadi sen ajna perforto. Absoluta senperforto eblas nur praktikante spiritecon, sed ne en mondumado, nek en ŝtat-regado: minimume oni bezonas armeon. Gandhi estis la unua kiu montris, ke instruado pri senperforto estas praktikebla en ŝtat-estrado, kaj, ke naci-liberigan movadon eblas konduki senperforte.


Vi estas samtempe ŝtatisto kaj budha sacerdoto. Ĉu vi opinias, ke religio kaj ŝtato devas kaj povas esti institucie kunligitaj? Tial, se estonte Tibeto estos ŝtato, ĉu ĝi estos teokratia aŭ demokratia?

Antaŭ ĉio, mi ne estas altranga sacerdoto, sed budha monaĥo. La cirkonstancoj de nia ekzilo estas tiaj, ke ni samtempe devas lukti ĉe ambaŭ niveloj: la laika-politika kaj la spirita-religia. La ideoj pri laikeco kaj kaj teokratio, kiaj estas perceptataj far vi okcidentanoj, ne estas praktikeblaj en nia socio. Antaŭ ĉio, Tibeto neniam estis teokratia ŝtato ĉar jam dekomence la plimulto de la loĝantaro estis budhana, kaj budhanoj estas sendiaj.

Ĉu vi intencas diri, ke iuj budhanoj povas ankaŭ esti sendiaj?

Ne: ĉiuj budhanoj estas sendiaj! Ni estas sendiaj ĉar ni ne kredas je iu Dio kiu estus disa disde la mondo; nia Budho ne estas Dio en la senco okcidenta, sed iluniniĝo-stato kiun ni deziras. Ĉiu povas atingi Budhon! Tial en Tibeto ne tiel fortas la influo de institucia religio, ĉefe de kiam Dalai-lamao en 1991 petis, ke Tibeto iĝu sekulara ŝtato, tio estas laika ŝtato, kiel la okcidentaj demokratioj. Veras, ke tiun ideon ni ankoraŭ ne sukcesis ĝin realigi ĉar en Parlamento ni malvenkis pro kvar voĉoj.


Ĉu Parlamento voĉdonis kontraŭ povo pli granda?

Jes. La plimulto de la parlamentanoj volis, ke Parlamento reprezentu kaj la laikajn kaj la religiajn valorojn. Nia popolo ankoraŭ havas malfacilaĵojn por akcepti, ke sacerdoto ne estu ankaŭ ilia laika reprezentanto. Persone, mi opinias, ke ankaŭ tiu ŝanĝo okazos, post adekvata tempo, ĉar nian popolon ni daŭre instruadas kaj edukas pri valoroj kaj avantaĝoj de sekulariĝo.


LA PROKSIMECO KUN KRISTANISMO

En Eŭropo estis forta debato ĉu la teksto de Eŭrop-unia Konstitucio devus mencii la kristanajn bazojn de Eŭropo. Eĉ se tiu postulo venis de la Papo, tiu frazo fine estis forprenita, kun la ekspliko, ke tio konsistigus ofendon por la nekristana loĝantaro de Eŭropo. Kion vi opinias pri tio?

Mia opinio pri tio tre klaras: se oni volas estigi laikan ŝtaton, neniu religio havu lokon en la konstitucio.


Kiu estas via rilato kun kristanismo? Ĉefe: kia estas via rilato kun la katolikoj en Hindujo?

En la lastas 7oaj jaroj de la pasinta jarcento, mi vivis ok tagojn kun benediktana monaĥo en Hindujo, kio donacis al mi spiritan sperton tre profundan: de tiam mi sentas min proksima al la kristanoj kaj al la kristana spiriteco. Se ni parolu pri mia rilato kun la hindujaj katolikoj, mi retropaŝu al la 60aj jaroj de la pasinta jarcento, kia pastro Martin Thomas alvenis Hindujon el Usono, katolika sacerdoto kiu komencis en Hindujo interreligian dialogon. Li plurfoje renkontis Dalai-lamaon, kiu poste rakontis kiom tiu sacerdoto sukcesis lin alproksimigi al kristanismo. Kaj lia Sankta moŝto kaj mi estis allogataj de kristanismo ĉar la kristanaj sacerdotoj funkcias kiel sociala servo; ni menciu nur Patrinon Teresa. Tiu ideo nin inspiras en nia laboro, tial post la morto de pastro Martin Thomas, mi iel daŭrigis lian sidevigon en organizado de interreligia dialogo.


Kristanismo asertas, ke Dio donis al la homo vivon, kaj, ke estas Dio kiu decidas pri la vivo de la homo. Aliflanke, budhismo asertas, ke homo estas kreanto ne nur de sia nuna vivo sed ankaŭ de ĉiuj estontaj reenkanrniĝoj. Kiel eblas, ke du ideoj ekziste tiel malaj povas kunligiĝi?

Tiuj ideoj ne devas esti kunligitaj. Vi plene rajtas kredi je tio, kion kredas kristanoj, dum mi plene rajtas kredi je tio, kion kredas budhanoj. Ĉiukaze, ni ambaŭ estas homoj kaj devas harmonie vivi, interhelpi kaj klopodi helpi niajn fratojn. La diferencoj inter niaj kredoj ne devus dividi la homojn. Mi ne scias, ĉu budhismo pravas, kiel mi ankaŭ ne scias, ĉu pravas kristanismo; kiel homoj ni estas tro limigitaj por tion scii. Vi iĝis kristano eble hazarde. Mi ne elektis budhismon per mia intelekto, nek per intelektaj klopodoj, sed mi nure naskiĝis en budha familio, kio estis decida. Eble via kredo pli veras ol la mia, sed kiu povas tion aserti? Neniu tion scias. Ni ne povas, ni ne devas per forto akordigi diversajn religiojn. Sufiĉas aranĝi altkvalitan kunvivadon, neinfluante nin reciproke perforte. Multas la komunaj aferoj: amo, kompato, pardono, tolero, preteco helpi la proksimulojn … En budhismo, kiel en kristanismo, ekzistas la ideo 'savo': nure, en kristanismo ĝi realiĝas kiel eterna vivo en paradizo, dum en budhismo ĝi realiĝas per konscia rezigno je vivo, tio estas konscia rompo de la ĉeno de senĉesa naskiĝado.


Ĉu vi agnoskas, ke por la okcidenta racia menso tiu budhisma ideo estas tre malproksima, eble aĉ iom terura?

Mi povas tion agnoski, sed mi opinias, ke temas ne pri raciismo, sed pri psikologio. Mia malnova amiko, altranga budha sacerdoto, ĵus konvertiĝis al kristanismo, kaj demandis al mi, kion mi opinias. Mi respondis, ke ĝi estas lia elekto, kaj, ke mi havas neniun komenton nek riproĉon. Tiam li demandis al mi: "Ĉu vi scias, kial mi elektis kristanismon?". Mi respondis ne, kaj li klarigis: "Budhismo postulas de ni, ke ni alprenu respondecon pri ĉio, kion ni faras, kaj mi ne sukcesas, tio tro malfacilas. Tial, mi hodiaŭ kredas je Dio, mi kredas je kristo, ĉar nun estas Li la respondeculo pri mia vivo!"


MI VIVAS TAGON POST TAGO

En la okcidenta mondo feliĉo estas difinita kiel realigo de deziro, dum por budhismo la plejalta celo signifas rezigni pri ĉia deziro. Kio estas, do, por budhismo, la homa feliĉo?

Feliĉo estas io tre momenta, kelkfoje tre proksima je malfeliĉo. Feliĉo ne estas eterna, estas tre nestabila kaj estas kondamnita al malsukceso. Kaj ĉio, kio ne estas eterna, ne havas esencon, nek veran valoron, nek signifon. Antaŭ tridek jaroj mi estis juna kaj bonfarta, sed la cirkonstancoj ŝanĝiĝis rapide: nun mi estas maljuna kaj nebonfarta. Iam mi mortos, eĉ! Do, historio tre necerta. Deziro, nostalgio kaj la hom-volo estas lia misfortuno, ĉar neniam eblas ĉion havi, kaj ĉiam oni estos malfeliĉa, ial. Rezignante je deziro, ĉio iĝas realigita.


Kiel batali kontraŭ siaj deziroj, ekzemple, tiu revidi ankoraŭfoje, antaŭmorte, Tibeton?

Persone, mi ne havas tiun deziron. Se le cirkonstancoj tion permesos, kaj se el Tibeto oni vokos, ke mi iru, mi iros. Sed tio havas por mi neniun personan gravecon.


Ĉu vi estas optimisma aŭ pesismisma?

Nek kaj nek. Mi vivas tagon post alia.