Ventotena manifesto Por Eŭropo libera kaj unuigita La projekto de la manifesto


1. La krizo de la moderna civilizo
La moderna civilizo metis kiel propran fundamenton la principon pri libereco, laŭ kiu homo devas vivi ne kiel simpla instrumento aliula, sed kiel memstara centro de vivo. Konforme al tiu kodo grandioza historia procezo surmetadis sin sur ĉiujn aspektojn de la socia vivo, kiuj ĝin ne respektis.
1. Oni asertis la egalan rajton de ĉiuj nacioj, organizi sin en sendependaj ŝtatoj. Ĉiu popolo, difinita laŭ siaj gentaj, geografiaj, lingvaj, historiaj karakterizoj, devis trovi en la ŝtata organizado memstare kreita laŭ ĝia aparta koncepto pri la politika vivo, la ilon por plej bone kontentigi siajn bezonojn, sendepende de ĉia fremda interveno. La ideologio de nacia sendependeco estis potenca fermento de progreso; ĝi transirigis homojn trans mallarĝvidajn paroĥismojn, direkte al pli vasta solidareco kontraŭ subpremado fare de fremdaj superregantoj; ĝi forigis multajn el la bariloj, kiuj malhelpis la cirkuladon de homoj kaj de varoj; ĝi plivastigis, interne de la teritorio de ĉiu nova ŝtato, ĝis la malpli progresintaj regionoj, la instituciojn kaj la regsistemojn de la pli civilizitaj. Tamen ĝi portis kun si la ĝermojn de la kapitalisma imperiismo, kiujn nia generacio vidis gigantiĝi, ĝis la formiĝo de la totalismaj ŝtatoj kaj la senkateniĝo de la mondmilitoj.
Nacio nun ne plu estas rigardata kiel historia produktaĵo de la kunvivado de la homoj, kiuj, alveninte danke al longa procezo al pli granda unueco de moroj kaj de aspiroj, trovas en sia ŝtato la plej efikan formon, por organizi la kolektivan vivon en la kadro de la tuta homa socio; male ĝi fariĝis dieca estaĵo, organizaĵo devanta prizorgi nur sian propran ekziston kaj sian propran disvolviĝon, tute ne zorgante pri la damaĝo, kiun aliaj povas ricevi de tio. La absoluta suvereneco de la naciaj ŝtatoj portis al la volo je superrego de ĉiu el ili, ĉar ĉiu unuopa sentas sin minacata de aliula potenco kaj rigardas kiel "sian vivospacon" pli kaj pli vastajn teritoriojn, kiuj ebligu al ĝi, libere moviĝi kaj certigi al si la vivrimedojn, dependante de neniu. Tiu volo de superrego ne povus kvietiĝi alie ol en la hegemonio de la plej forta ŝtato super ĉiuj ceteraj enservutigitaj.
Sekve de tio la ŝtato, iama defendanto de la libereco de la civitanoj, aliformiĝis al mastro de servantaj regatoj, havante ĉiujn rajtojn kaj povojn, por igi maksimuma ilian militan efikecon. Eĉ dum pacperiodoj, rigardataj kiel paŭzoj por preparado de la neeviteble sekvontaj militoj, la volo de la militistaj rondoj jam superregas en multaj landoj super tiu de la civilaj rondoj, pli kaj pli malfaciligante la funkciadon de liberaj politikaj regsistemoj: la instruado, la scienco, la produktado, la administraj aparatoj estas ĉefe direktitaj al la celo pligrandigi la militan potencon; la patrinoj estas rigardataj kiel soldatnaskantinoj kaj sekve premiataj laŭ la samaj kriterioj, laŭ kiuj en la ekspozicioj oni premias la plej fekundajn brutojn; la infanoj estas edukataj, ekde la plej frua aĝo, al la metio de la armoj kaj al la malamo kontraŭ fremduloj; la individuaj liberecoj malgrandiĝas ĝis nulo tial ke ĉiuj estas soldatoj organizite kaj daŭre alvokataj soldatservi; la sinsekvaj militoj devigas forlasi la familion, la laboron, la havaĵojn kaj oferi la vivon mem por celoj, kies valoro neniu vere komprenas; en malmultaj tagoj estas detruataj la rezultoj de jardekoj da penadoj faritaj por kreskigi la kolektivan bonstaton.
La totalismaj ŝtatoj estas tiuj, kiuj plej konsekvence realigis la unuigon de ĉiuj fortoj, efektivigante la maksimumon da alcentrigo kaj da aŭtarcio, kaj tial ili pruvis sin la organismoj plej bone adaptiĝintaj al la hodiaŭa internacia medio. Sufiĉas ke iu nacio faras paŝon antaŭen al pli akcentita totalismo, por ke ĝi estu sekvata de la aliaj en la saman sulkon kuntrenitaj de la volo postvivi.
2. Oni asertis la egalan rajton de ĉiuj civitanoj en la formado de la ŝtata volo. Tiu ĉi devis do rezulti kiel la sintezo de la ŝanĝiĝemaj ekonomiaj kaj ideologiaj postuloj de ĉiuj libere sin esprimintaj sociaj kategorioj. Tia politika organizo ebligis korekti aŭ almenaŭ mildigi multajn el la plej malharmoniaj maljustaĵoj hereditaj el la pasintaj reĝimoj. Sed la libereco de preso kaj de asociiĝo kaj la progresiva disvastiĝo de la balotrajto igis pli kaj pli malfacila la defendadon de malnovaj privilegioj, ĉe konservado de la reprezenta sistemo.
La nenioposedantoj iom post iom lernis utiligi ĉi tiujn ilojn, por ataki la rajtojn akiritajn fare de la bonstataj klasoj; la sociaj impostoj sur ne perlaboritaj rentoj kaj sur la heredaĵoj, la progresivaj impostoj sur la pli grandaj riĉecoj, la senimpostigo de la plej malaltaj enspezaroj kaj de la plej necesaj bonaĵoj, la senpageco de la publikaj lernejoj, la kresko de la elspezoj por asistado kaj socia antaŭzorgo, la agraraj reformoj, la kontrolado de la fabrikoj, ĉio ĉi minacis la privilegiitajn klasojn en iliaj plej fortikigitaj citadeloj.
Eĉ tiuj privilegiitaj klasoj, kiuj estis konsentintaj la egalecon de la politikaj rajtoj, ne povis allasi, ke la malriĉaj klasoj utiligu ilin, por klopodi realigi faktan egalecon, kiu donos al tiuj rajtoj konkretan enhavon de efektiva libereco. Kiam post la fino de la unua mondmilito la minaco fariĝis tro serioza, tiam kompreneble okazis, ke tiuj klasoj varme aplaŭdis kaj apogis la starigon de diktatorecoj, kiuj forprenis la laŭleĝajn armojn el la manoj de iliaj kontraŭuloj.
Aliflanke formiĝis gigantaj industriaj kaj bankaj kompleksoj kaj sindikatoj kunigantaj sub ununura gvidado tutajn armeojn da laboristoj – sindikatoj kaj kompleksoj kiuj premadis sur la registaro por akiri la politikon plej taŭgan por siaj interesoj – kaj tio minacis dissolvi la ŝtaton mem en plurajn ekonomiajn baronejojn akre luktantajn inter si. La demokrat--liberalaj regsistemoj, fariĝante la instrumento, kiun tiuj grupoj utiligis por pli bone ekspluati la tutan civitanaron, pli kaj pli perdadis sian prestiĝon, kaj tiel disvastiĝis la konvinko, ke nur totalisma ŝtato, forigante la popolajn liberecojn, povos iel solvi la interes-konfliktojn, kiujn la ekzistantaj politikaj institucioj ne plu sukcesas bridi.
Fakte, poste, la totalismaj reĝimoj entute plifirmigis la poziciojn de la diversaj sociaj kategorioj en la unuope atingitaj punktoj, kaj forbaris, per polica kontrolado pri la tuta vivo de la regnanoj kaj per perforta forigo de ĉiuj malkonsentantoj, ĉian laŭleĝan eblecon de plua korektado al la ekzistanta stato de la aferoj. Oni tiel sekurigis la ekzistadon de absolute parazita klaso de la forestadantaj terposedantoj kaj de la rentuloj, kiuj kontribuas en la socia produktado nur eltondante la kuponojn de siaj valorpaperoj; de la monopolistaj klasoj kaj de la ĉensocietoj, kiuj ekspluatas la konsumantojn kaj forvaporigas la monon de la etŝparantoj; de la plutokratoj, kiuj, kaŝite post la kulisoj, tiras la fadenojn de la politikistoj, por direkti la tutan ŝtatmaŝinon laŭ propra ekskluziva avantaĝo, sub ŝajna celado al la superaj naciaj interesoj. Estas konservataj la kolosaj riĉecoj de la malmultaj kaj la mizero de la grandaj amasoj, eksterlasitaj for de ĉia ebleco ĝui la fruktojn de la moderna kulturo. Estas savita, en siaj ĉefaj trajtoj, ekonomia reĝimo, en kiu la materiaj rezervoj kaj la laborfortoj, kiuj devus esti direktitaj al la kontentigo de la bezonoj fundamentaj por la disvolviĝo de la homaj vivenergioj, male estas turnitaj al la kontentigo de la plej sensignifaj deziroj de tiuj, kiuj havas la eblecon, pagi la plej altajn prezojn; ekonomia reĝimo, en kiu pere de la heredorajto la potenco de la mono daŭre restas ĉe la sama klaso, transformiĝante en privilegion sen ia ajn rilato al la socia valoro de la efektive plenumitaj servoj, kaj la kampo de la proletaj eblecoj restas tiel malvastigita, ke por vivi la laboristoj estas ofte devigataj lasi ekspluati sin fare de tiu, kiu proponas al ili ian ajn eblecon de laboro.
Por teni senmovaj kaj submetitaj la laboristajn klasojn, la sindikatoj estas transformitaj, el liberaj lukt-organizaĵoj gvidataj de homoj ĝuantaj la konfidon de la anoj, al organoj de policista gardado, sub la direktado de oficistoj elektitaj de la reganta grupo kaj respondecaj nur al ĝi. Se ia korekto estas farata al tia ekonomia reĝimo, ĝi estas ĉiam nur diktita de la postuloj de militarismo, kiuj kunfluis kun la reakciaj celoj de la privilegiitaj klasoj en la starigon kaj plifirmigon de la totalismaj ŝtatoj.
3. Kontraŭ la aŭtoritatisma dogmemo, oni asertis la daŭran valoron de la kritika spirito. Ĉio, kio estis asertita, devis doni racian kialon pri si aŭ malaperi. Al la metodeco de tiu ĉi sen-antaŭjuĝa sintenado, oni ŝuldas la plej grandajn konkerojn de nia socio en ĉiu kampo. Sed tiu ĉi spirita libereco ne rezistis kontraŭ la krizo, kiu starigis totalismajn ŝtatojn. Novaj dogmoj akceptendaj pro fido, aŭ akceptendaj hipokrite, enloĝiĝas kiel mastroj en ĉiujn sciencojn.
Kvankam neniu scias, kio estas raso, kaj la plej elementaj historiaj nocioj rezultigas la absurdecon de tio, oni postulas de la fiziologoj, ke ili demonstru kaj konvinku, ke oni apartenas al elektita raso, nur tial ke imperiismo bezonas tiun ĉi miton, por ekzalti en la amasoj malamon kaj orgojlon. La plej evidentajn konceptojn de la ekonomia scienco oni devas rigardi kiel anatemojn, por prezenti la aŭtarcian politikon, la bilancitain interŝanĝojn kaj la ceterajn rustiĝintajn pra-ilojn de merkantilismo kiel eksterordinarajn trovaĵojn de niaj tempoj. Kaŭze de la ekonomia interdependeco de ĉiuj mondpartoj, vivospaco por ĉiu popolo, volanta konservi vivnivelon respondan al la moderna civilizo, estas la tuta globo; sed oni kreis la pseŭdosciencon geopolitikan, kiu volas pruvi la konsiston de la teorio pri vivospacoj, por doni teorian veston al la imperiisma volo je altrudado.
La historio estas falsata en siaj esencaj donitaĵoj, je la intereso de la reganta klaso. Bibliotekoj kaj librovendejoj estas "elpurigataj" je ĉiuj verkoj rigardataj kiel malortodoksaj. La mallumoj de obskurantismo denove minacas sufoki la homan spiriton. La socia etiko mem de libereco kaj de egaleco estas elradikigata. La homoj ne estas plu rigardataj kiel liberaj civitanoj, kiuj utiligas la ŝtaton por pli bone atingi siajn kolektivajn celojn. Ili estas servantoj de la ŝtato, kiu decidis, kiuj estu iliaj celoj; kaj kiel volon de la stato oni ĉiam konsideras nur la volon de la posedantoj de la ŝtata potenco. La homoj ne plu estas subjektoj de juro, sed, hierarkie ordigitaj, ili devas sendiskute obei la superajn aŭtoritatojn, je kies pinto sidas oportune diigita ĉefo. La kastoreĝimo altrude renaskiĝas el siaj cindroj.
Tiu ĉi reakcia totalisma civilizo, triumfinte en pluraj landoj, trovis fine en la nazia Germanio la potencon, kiu opiniis sin kapabla eltiri el ĝi la lastajn konsekvencojn. Post tre zorga preparado, aŭdace kaj senskrupule ekspluatante la rivalecojn, la egoismojn, la stultecon aliulajn, kuntrenante en sia sekvantaro aliajn vasalajn ŝtatojn – unue Italion –, aliancinte sin kun Japanio, kiu strebas al samaj celoj en Azio, ĝi ĵetis sin en la entreprenon de perforta altrudo. Ties venko signifus la definitivan firmiĝon de totalismo en la mondo. Ĉiuj ĝiaj karakterizoj estus ĝismaksimume akrigitaj, kaj la progresemaj fortoj estus por longa tempo kondamnitaj je nur negativa opozicio.
La tradicia aroganteco kaj maldiskutemo de la germanaj militistaj klasoj povas jam doni al ni ideon pri tio, kio estus la karaktero de ilia superregado, post venka milito. La venkintaj Germanoj povus eĉ permesi al si formale respekti ŝajnon de malavareco kontraŭ la ceteraj eŭropaj popoloj, formale respekti iliajn teritoriojn kaj politikajn instituciojn, por regadi, tiel kontentigante la stultan patriotan senton, kiu rigardas la kolorojn de la landlimaj palisoj kaj la naciecon de la politikistoj prezentiĝantaj sur la scenejo, anstataŭ rigardi la rilaton de la fortoj kaj la efektivan enhavon de la ŝtataj aparatoj. Ĉiel ajn kamuflita, la realaĵo estus ĉiam la sama renovigita disdivido de la homaro inter Spartanoj kaj Hilotoj.
Eĉ kompromisa solvo inter la militantaj partioj signifus plian antaŭenpaŝon al totalismo, ĉar ĉiuj landoj, kiuj estus eskapintaj el la ĉirkaŭpremo de Germanio, estus devigitaj adopti ĉi ties samajn formojn de politila organizo, por adekvate prepari sin al rekomenco de la milito.
Sed Hitlera Germanio, se ĝi povis disbati unu post la alia la pli malgrandajn ŝtatojn, per sia agado devigis pli kaj pli grandajn fortojn eniri en la batalon. La kuraĝa batalemo de Britio, eĉ en ĝia plej kriza momento, kiam ĝi estis restinta sola en la alfrontado al la malamiko, estigis tion, ke Germanoj iris kontraŭpuŝiĝi kontraŭ la persista rezistado de la soveta armeo, kaj tio donis tempon al Usono, ekmarŝigi la mobilizon de siaj grandegaj produktaj kapabloj. Kaj tiu ĉi lukto kontraŭ la germana imperiismo strikte kunligiĝis kun la lukto, kiun la ĉina popolo estas faranta kontraŭ la japana imperiismo.
Grandegaj amasoj da homoj kaj ricaĵoj estas jam envicigitaj kontraŭ la totalismaj potencoj; la fortoj de tiuj ĉi potencoj jam atingis sian verton kaj nun ili povas nur pasive konsumiĝi. La kontraŭaj fortoj, male, jam preteriris la momenton de plej granda deprimiĝo kaj nun estas suprenirantaj.
La milito de la aliancanoj pli kaj pli vekis ĉiutage la volon je libereco ankaŭ en la landoj, kiuj suferis la perforton kaj estis konfuzitaj pro la ricevitaj batoj; kaj ĝi eĉ vekis tian volon en la popoloj mem de Akso, kiuj ekkomprenas, ke oni kuntrenis ilin en senesperan situacion, nur por kontentigi la avidecon je superregado de iliaj mastroj.
La malrapida procezo, danke al kiu grandegaj amasoj da homoj lasis sin pasive modli fare de la nova reĝimo, adaptante sin al ĝi kaj tiel kontribuante plifirmigi ĝin, haltis; anstataŭe komenciĝis ia kontraŭa procezo. En tiu ĉi grandega ŝvel-ondo, kiu malrapide suprenleviĝas, retrovas sin ĉiuj progresemaj fortoj: la plej klarvidaj partoj de la laboristaj klasoj, kiuj ne lasis sin deturni, fare de teroro kaj de allogoj, for de ilia strebado al supera formo de vivo; la plej konsciaj elementoj de la intelektulaj klasoj, ofenditaj de la degradigo, kiun suferas la inteligento; entreprenistoj, kiuj, sentante sin kapablaj je novaj iniciatoj, volus liberiĝi de la burokratiaj ligaĵoj kaj de la naciaj aŭtarcioj, kiuj malhelpas ĉiun ilian moviĝon: fine ĉiuj, kiuj pro denaska sento de digneco ne kapablas klini sian spinon en la humiliĝo de la servuteco.
Al ĉiuj ĉi fortoj estas hodiaŭ konfidita la savo de nia civilizo.

2 - Taskoj. de la postmilito – La eŭropa unueco
La malvenko de Germanio tamen ne aŭtomate portus al reordigo de Eŭropo laŭ nia idealo de civilizo.
En la mallonga intensa periodo de ĝenerala krizo (dum kiu la ŝtatoj kuŝos frakasite sur la grundo, dum kiu la popolaj amasoj anksie atendos la novajn parolojn kaj estos fandita materio, arda, en novajn formojn muldebla, kaj ili estos kapablaj akcepti la gvidadon de serioze internaciistaj homoj), tiam la klasoj kiuj estis plej privilegiitaj en la malnovaj naciaj sistemoj, trompe aŭ perforte klopodos amortizi la ondon de la internaciistaj sentoj kaj pasioj, kaj emfaze entreprenos la rekonstruadon de la malnovaj ŝtataj organismoj. Kaj estas verŝajne, ke la britaj estroj, eble konsente kun la usonaj, provos puŝi la aferojn laŭ tiu direkto, por rekomenci la politikon de ekvilibro de la potencoj, en la ŝajna tuja intereso de siaj imperioj.
La konservativaj fortoj, nome: la estroj de la fundamentaj institucioj de la naciaj ŝtatoj; la superaj kadroj de la armeoj, havantaj ĉe sia verto la monarkiojn, kie ili ankoraŭ ekzistas; tiuj grupoj de la monopolista kapitalismo, kiuj ligis la sortojn de siaj profitoj al la sortoj de la ŝtatoj; la grandaj agraraj posedantoj kaj la altaj ekleziaj hierarkioj, kiuj nur ĉe stabila konservativa socio povas vidi certigitaj siajn parazitajn enspezojn; kaj je ilia sekvo la tuta sennombra vico de tiuj, kiuj de ili dependas, aŭ eĉ nur estas lumblindigitaj de ilia tradicia potenco; ĉiuj ĉi reakciaj fortoj jam hodiaŭ sentas, ke la konstruaĵo kraketadas, kaj ili klopodas savi sin. La disfalo abrupte senigus ilin je ĉiuj garantioj, kiujn ili havis ĝis nun, kaj eksponus ilin al la atako de la progresemaj fortoj.

3. La revolucia situacio: malnovaj kaj novaj tendencoj
La falo de la totalismaj reĝimoj emocie signifos por tutaj popoloj la alvenon de "libereco"; estos malaperinta ĉiu bremso, kaj aŭtomate regos tre vasta libereco de parolo kaj de asociiĝo. Tio estos la trumfo de la demokrataj tendencoj. Ili havas sennombrajn nuancojn, kiuj iras de tre konservativa liberalismo ĝis socialismo kaj ĝis anarkiismo. Ili kredas je la "spontana. generiĝo" de la okazaĵoj kaj de la institucioj, je la absoluta boneco de la impulsoj venantaj de sube. Ili ne volas altrudi sin al la "historio", al la "popolo", al la "proletaro" aŭ kiel ajn alie ili nomas sian diaĵon. Ili deziregas la finon de la diktatorecoj, imagante ĝin kiel redonon al la popolo de la nenuligeblaj rajtoj je memdecido. La kronado al iliaj revoj estas konstituci-fara asembleo, elektita per la plej larĝa balot-rajto kaj la plej skrupula respekto al la rajtoj de la voĉdonantoj, kiuj decidu, kian konstitucion oni donu al si. Se la popolo estas nematura, ĝi donos al si malbonan konstitucion; sed korekti ĝin oni povos nur per konstanta laboro de konvinkado.
La demokratoj ne rezignas principe je perforto; sed ili volas uzi ĝin nur tiam, kiam la plimulto estas konvinkita pri ĝia nepra neceso, nome kiam ĝi jam estas preskaŭ superflua punkteto metota super la litero ''i"; tial ili estas la estroj taŭgaj nur en la tempoj de ordinara administrado, kiam iu popolo estas ĝenerale konvinkita pri la boneco de la fundamentaj institucioj, kiuj devas nur esti retuŝataj en relative neĉefaj aspektoj. En la revoluciaj tempoj, en kiuj la institucioj devas esti ne administrataj, sed kreataj, la demokrata praktiko krake malsukcesas. La kompatinda senpoveco de la demokratoj en la revolucioj rusa, germana kaj hispana estas tri el la plej freŝaj ekzemploj. En tiaj situacioj, kiam disfalis la malnova ŝtata aparato, kun siaj leĝoj kaj sia administrado, tuj svarmas, kun ŝajnoj de malnova laŭleĝeco aŭ kun malŝato al ĝi, granda nombro da asembleoj kaj popolaj reprezentantaroj, en kiuj kunvenas kaj agitiĝas ĉiuj progresemaj fortoj. La popolo havas ja kelkajn fundamentajn bezonojn satigendajn, sed ĝi ne ĝuste scias, kion ĝi volu kaj kion ĝi faru. Mil sonoriloj sonoras en ĝiaj oreloj. Per siaj milionoj da kapoj ĝi ne sukcesas orientiĝi kaj diseriĝas en multajn tendencojn luktantajn inter si.
En la momento kiam estas bezonataj la maksimumaj decidemo kaj aŭdaco, la demokratoj sentas sin konfuzitaj, ne havante malantaŭ si spontanan popolan konsenton, sed nur malklaran tumultadon de pasioj. Ili opinias, ke ilia devo estas konsistigi tiun konsenton, kaj ili prezentas sin kiel admonantaj predikistoj, dum oni bezonas ĉefojn, kiuj gvidu, kien oni alvenu. Ili maltrafas la cirkonstancojn favorajn al la plifirmigo de la nova reĝimo, klopodante tuj funkciigi organojn, kiuj bezonas longan preparadon kaj estas taŭgaj por relative trankvilaj periodoj; ili donas al siaj kontraŭuloj armojn, kiujn tiuj poste utiligos por renversi ilin; ili ja reprezentas, resume, en siaj mil tendencoj, ne la volon je renovigo, sed la senbazajn dezirojn regantajn en ĉiuj mensoj, kiuj, reciproke paralizante sin, preparas la favoran terenon por kreskado de la reakcio. La demokrata metodologio estas balasto en la revolucia krizo.
Dum la demokratoj pli kaj pli eluzadus en siaj parolbataloj sian unuan popularecon de partianoj de la libereco, maltrafante ĉian seriozan politikan kaj socian revolucion, neeviteble rekonstruiĝadus la antaŭtotalismaj politikaj institucioj, kaj la lukto ree disvolviĝus laŭ la malnovaj skemoj de kontraŭfrontiĝo de la klasoj.
La principo, laŭ kiu la klasbatalo estas la kriterio, al kiu oni devas rilatigi ĉiujn politikajn problemojn, konsistigis la fundamentan gvidlinion precipe por la laboristoj en la fabrikoj, kaj ĝi helpis doni konsiston al ilia politiko, dum ne temis pri la fundamentaj institucioj, sed tio fariĝas kaŭzo de izoliĝo de la proletaro, kiam altrudiĝas la neceso, transformi la tutan organizon de la socio. La laboristoj, klase edukitaj, tiam ne kapablas vidi ion alian ol siajn apartajn klasajn aŭ eĉ kategoriajn celojn, ne zorgante pri la maniero, kiel kunordigi ilin kun la interesoj de la aliaj klasoj; aŭ ili strebas al unuflanka diktatoreco de sia klaso, por efektivigi la utopian kolektivigon de ĉiuj materiaj produktiloj, indikitan de jarcenta propagando kiel la superan sanigilon por ĉiuj iliaj malbonoj. Tiu ĉi politiko ne sukcesas trovi favoron ĉe iu ajn alia socitavolo krom la laboristoj, kiuj tiel senigas la ceterajn progresemajn fortojn je sia subteno aŭ allasas ilin al la reakcio, kiu lerte organizas ilin, por rompi la dorson al la proleta movado mem.
Inter la diversaj proletaj tendencoj – strebantaj al klasisma politiko kaj al kolektivisma idealo – la komunistoj rekonis la malfacilecon akiri sufiĉe fortan sekvantaron por venki, kaj tial ili – diference de aliaj popolaj partioj – transformiĝis al rigide disciplinita movado, kiu ekspluatas la rusan miton por organizi la laboristojn, sed ne prenas leĝon de ili kaj utiligas ilin en la plej senskrupulaj manovroj.
Tiu ĉi sintenado igas la komunistojn, en la revoluciaj krizoj, pli efikaj ol la demokratoj; sed, ĉar ili tenas kiel eble plej multe distingitaj la laboristajn klasojn disde la ceteraj revoluciaj fortoj – predikante ke ilia "vera" revolucio estas ankoraŭ venonta – ili konsistigas, en la decidaj momentoj, sektecan elementon, kiu malplifortigas la tuton. Krome, ilia absoluta dependeco de la rusa ŝtato, kiu plurfoje uzas ilin por la celoj de sia nacia politiko, malhelpas ke ili povu disvolvi politikon kun ia minimumo da kontinueco. Ili ĉiam bezonas kaŝi sin malantaŭ iu Karoly, iu Blum, iu Negrín, poste facile irante al ruiniĝo, kune kun la uzitaj demokrataj pupoj; ĉar la potencon oni akiras kaj konservas ne per nura ruzo, sed per kapablo respondi laŭ kohera kaj viveca maniero al la necesoj de la moderna socio.
Se la lukto morgaŭ restus enfermita en la tradicia kampo nacia, tiam estus tre malfacile eskapi el la malnovaj kontraŭdiraĵoj. La naciaj ŝtatoj ja tiel profunde planizis siajn ekonomiojn, ke la centra demando tre baldaŭ fariĝus scii, kiu grupo de ekonomiaj interesoj, nome kiu klaso, devos mastri la gvidilojn de la plano. La fronto de la progresemaj fortoj estus facile frakasata en la boksado inter klasoj kaj ekonomiaj kategorioj. Plej verŝajne la reakciuloj estus la profitantoj de tio.
Vera revolucia movado devos ekstari fare de tiuj, kiuj scipovis kritiki la malnovajn politikajn vidmanierojn; ĝi devos kapabli kunlabori kun la demokrataj kaj kun la komunistaj fortoj, kaj ĝenerale kun ĉiuj, kiuj kunagas por la disrompado de totalismoj; sed samtempe ĝi devos ne lasi enretigi sin de la politika praktiko de iu ajn el ili.
La reakciaj fortoj havas homojn kaj kadrojn lertajn kaj edukitajn al estreco, kiuj akre batalos por konservi sian superstarecon. En la grava momento ili kapablos prezenti sin bone kamuflitaj, ili proklamos sin defendantoj de libereco, de paco, de la ĝenerala bonstato, de la pli malriĉaj klasoj. Jam en la pasinteco ni vidis, kiel ili enŝoviĝis malantaŭ la popolajn movadojn kaj ilin paralizis, devojigis, ŝanĝis ĝuste en la malon. Sendube ili estos la plej danĝera forto, kun kiu oni devos kalkuli.
La punkto, sur kiu ili klopodos apogi la levilon, estos la restaŭrado de la nacia stato. Ili povos tiel influi sur la plej disvastigita popola sento, plej ofendita de la lastaj okazoj, plej facile uzebla por reakciulaj celoj: la patriota sento. Tiamaniere ili povas ankaŭ esperi, ke ili pli facile konfuzos la ideojn de la kontraŭuloj, ĉar por la popolaj amasoj la sola politika sperto ĝis nun akirita estas tiu okazanta en la nacia kadro, kaj tial estas sufiĉe facile kuntreni ilin kaj iliajn plej miopajn gvidantojn sur la terenon de la rekonstruado de la ŝtatoj disbatitaj fare de la tempesto.
Se tiu ĉi celo estus atingita, la reakcio estus venkinta. Tiuj ŝtatoj povus ja aspekti kiel tre demokrataj kaj socialistaj; la reveno de la potenco en la manojn de la reakciuloj estus tiam nur demando pri tempo. Restariĝus la naciaj ĵaluzecoj, kaj ĉiu ŝtato denove konfidus la kontentigon de siaj postuloj nur al la forto de la armoj. Precipa tasko ree estus pli-malpli baldaŭ transformi la popolojn en armeojn. La generaloj revenus al estreco, la monopolistoj al profitado je la aŭtarcioj, la burokrataroj al ŝveliĝado, la pastroj al kvietigado de la amasoj. Ĉiuj konkeroj de la unua momento ŝrumpus al nulaĵo, antaŭ la neceso denove prepari sin al milito.
La problemo, kiu unuavice estas solvenda, kaj ĉe kies maltrafo ĉia ajn alia progreso estas nura ŝajno, estas la definitiva forigo de la dividiteco de Eŭropo laŭ suverenaj naciaj ŝtatoj. La disfalo de la plejparto de la ŝtatoj de la kontinento sub la germana rulpremilo jam komunigis la sorton de la eŭropaj popoloj, kiuj aŭ ĉiuj kune subkuŝos sub la Hitlera superregado aŭ ĉiuj kune eniros, ĉe ties disfalo, en revolucian krizon, en kiu ili ne trovos sin rigidigitaj kaj distingitaj en solidaj ŝtataj strukturoj. La spiritoj estas jam nun tre pli akceptemaj ol en la pasinteco por federacia reorganizo de Eŭropo. La malmola sperto de la lastaj jardekoj malfermis la okulojn ankaŭ al tiuj, kiuj ne volis vidi, kaj maturigis multajn cirkostancojn favorajn al nia idealo.
Ĉiuj prudentaj homoj jam agnoskas, ke oni ne povas tenadi ekvilibron de sendependaj eŭropaj ŝtatoj, kun la kunvivado de militarisma Germanio ĉe egaleco de kondiĉoj kun la aliaj landoj, nek oni povas dispecigi Germanion kaj teni la piedon sur ĝia kolo, kiam ĝi estos venkita. Ĉe la provo aperis evidenta tio, ke neniu eŭropa lando povas resti flanke, dum la ceteraj batalas, ĉar neniom valoras la deklaroj pri neŭtraleco kaj la paktoj pri neagreso. Estas jam pruvita la neutileco, aŭ pli ĝuste la malutileco, de organizaĵoj laŭ la tipo de la Societo de la Nacioj, kiu pretendis garantii la internacian juron sen militforto kapabla altrudi ĝiajn decidojn, kaj respektante la absolutan suverenecon de la membro-ŝtatoj. Absurda rezultis la principo pri ne-interveno, laŭ kiu ĉiu popolo devas esti lasata libera doni al si la despotan regadon, kiun ĝi preferas, kvazaŭ la interna regsistemo de ĉiu unuopa lando ne konsistigus vivgravan intereson por ĉiuj ceteraj eŭropaj landoj. Nesolveblaj fariĝis la multnombraj problemoj, kiuj venenas la internacian vivon de la kontinento – landlimaj linioj en miksgentaj zonoj, defendo de aligentaj minoritatoj, aliro al la maro por la internaj landoj, balkania demando, irlanda demando, ktp. – kiuj trovas en la Eŭropa Federacio la plej simplan solvon, kiel tion trovis en la pasinteco la respondaj problemoj de la ŝtatoj fariĝintaj partoj de pli vasta nacia unueco, ĉar ili perdis sian akrecon, transformiĝinte en problemojn de rilatoj interprovincaj.
Aliflanke, la fino de la sento pri sekureco donita de la neatakebleco de Britio, kiu konsilis al la Britoj sian splendid isolation, la dissolviĝo de la franca armeo kaj de la franca respubliko mem ĉe la unua serioza puŝo de la germanaj fortoj (estas esperinde, ke tiu okazintaĵo tre mildigis la ŝovinisman konvinkon pri la absoluta supereco franca) kaj precipe la konscio pri la graveco de la riskita danĝero je ĝenerala enservutiĝo, ĉio ĉi estas cirkonstancoj, kiuj favoras la starigon de federacia reĝimo, kiu ĉesigu la nunan anarkion. Kaj la fakto, ke Britio jam akceptis la principon pri la hindia sendependeco, kaj Francio potenciale jam perdis, per la agnosko de sia malvenko, sian tutan imperion, plifaciligas trovi ankaŭ bazon de akordiĝo por eŭropa aranĝo de la koloniaj posedaĵoj.
Al ĉio ĉi estas aldonendaj fine la malapero de kelkaj el la ĉefaj dinastioj kaj la malfortikeco de la bazoj subtenantaj la postvivantajn. Oni devas ja kalkuli, ke la dinastioj, rigardante la diversajn landojn kiel proprajn tradiciajn apanaĝojn, konsistigis kune kun la fortegaj interesoj, kies apogo ili estis, seriozan obstaklon al ia racia organizo de Unuigitaj Ŝtatoj de Eŭropo, kiuj nur povas apogi sin sur respublika konstitucio de ĉiuj federitaj landoj. Kaj kiam, preteririnte la horizonton de la malnova kontinento, oni ĉirkaŭprenas per kuneca ĉirkaŭrigardo ĉiujn popolojn, kiuj konsistigas la homaron, tiam oni devas jam agnoski, ke Eŭropa Federacio estas la ununura pensebla garantio, ke la rilatoj kun la aziaj kaj amerikaj popoloj povu disvolviĝi sur bazo de paca kunlaborado, atendante, ke en pli malproksima estonteco iĝu ebla la politika unueco de la tuta terglobo.
La disiga linio inter la progresemaj partioj kaj la reakciaj partioj tial falas jam ne laŭ la formala linio de pli granda aŭ pli malgranda demokrateco, de pli aŭ malpli granda socialismo starigota, sed laŭ la tre nova substanca linio, kiu disigas tiujn, kiuj konceptas kiel esencan celon de la politika lukto la malnovon, nome la konkeron de la nacia politika potenco – kaj kiuj faros, eĉ nevole, la ludon de la reakciaj fortoj, lasante ke la inkandeska lafo de la popolaj pasioj solidiĝu en la malnova muldilo kaj ke la malnovaj absurdaĵoj reekstaru – disde tiuj, kiuj vidos kiel centran taskon la kreadon de solida internacia ŝtato, kaj kiuj direktos la popolajn fortojn al tiu ĉi celo kaj, eĉ konkerinte la nacian povon, uzos ĝin ĉefe kiel ilon por efektivigi la internacian unuecon.
Per propagando kaj per agado, klopodante ĉiamaniere starigi interkonsentojn kaj kunligojn inter la unuopaj movadoj jam certe formiĝantaj en la diversaj landoj, oni devas jam ekde nun meti la fundamentojn de movado, kiu kapablu mobilizi ĉiujn fortojn, por naskigi la novan organismon, kiu estos la plej grandioza kaj noviga kreaĵo inter tio, kio jam de antaŭ multaj jarcentoj ĝis nun iam ekstaris en Eŭropo; por starigi solidan federacian ŝtaton, kiu disponu je eŭropa armeo anstataŭ la naciaj armeoj; kiu decide rompu la ekonomiajn aŭtarciojn, spinon de la totalismaj reĝimoj; kiu havu la organojn kaj la sufiĉajn rimedojn por plenumigi en la unuopaj federitaj ŝtatoj siajn decidojn celantajn tenadi komunan ordon, tamen lasante al la ŝtatoj mem aŭtonomecon ebligantan ke la politika vivo malrigide artikiĝu kaj disvolviĝu laŭ la apartaj specifaj karakterizoj de la diversaj popoloj.
Se en la ĉefaj eŭropaj landoj ĉeestos sufiĉa nombro da homoj, kiuj komprenos tion, la venko baldaŭ estos en iliaj manoj, ĉar la situacio kaj la animoj estos favoraj al ilia agado. Ili havos antaŭ si partiojn kaj tendencojn, kiuj ĉiuj malbone kvalifikiĝis sekve de la katastrofa sperto de la lasta jardudeko. Ĉar estos tiam la horo de novaj venkoj, tiam estos ankaŭ la horo de novaj homoj: de la MOVADO POR LIBERA KAJ UNUIGITA EŬROPO.

Ventotena manifesto (ĉefa parto; traduko de Umberto Broccatelli)