Hejmo ›
UN-KOMISIONO PRI HOMRAJTOJ 60a SESIO ENĜENEVA. ERO 6: RASISMO, RASA DISKRIMINACIO, KSENOFOBIO KAJ ĈIUJ FORMOJ DE DISKRIMINACIO [originala eldiro].
Interveno de Vanida S. Thephsouvanh
Sinjoro Prezidanto.
Mia nomo estas Vanida Thephsouvanh, konsiliano de Ĝenerala konsilio de Transnacia radikala partio, en kies nomo mi venas petegi atenton kaj konsideron de ĉi tiu Komisiono pri la senfinaj persekutoj de minoritatoj etnaj kaj religiaj en 'Demokratia popola respubliko Laoso' (DprL). DprL subskribis, antaŭ pli ol tri jaroj, 'Internacian kontrakton pri civilaj kaj politikaj rajtoj', kiel ankaŭ 'Pakton pri ekonomiaj rajtoj'. 2003-08-22, 'Komitato por forigo de rasa diskriminacio', konstatinte, ke Laoso jam 18 jarojn provizis neniun raporton, esprimis sian maltrankvilon pri 'gravaj kaj reaj malrespektoj de homrajtoj - specife: atencoj de viv-rajtoj, fizika integro kaj sekuro, kaj de liberoj je esprimo, asociiĝo kaj religio - kiel ankaŭ diskriminacioj ekonomia, sociala kaj kultura koncerne la anojn de la Hmong-a malplimulto.’’ (1) Ekde 28 jaroj, la aŭtoritatoj de Demokratia popola respubliko Laoso ne ĉesis sieĝadi kaj forte atakadi la etnajn malplimultojn Hmong-ajn, specife en la 'Speciala zono' Saysomboune, kaj tiuj operacioj intensiĝis dum la lastaj semajnoj. Laŭ la malmultaj okcidentaj ĵurnalistoj kiuj povis ilin vidi, tiuj Hmong-aj virinoj, viroj kaj infanoj pretervivas - lauvorte - 'en la plej absoluta SUBNUTRECO (?)', 'manĝas nenion alian ol radikoj, ĉar ili ne povas planti rizon. La armeo tro facile trafos ilin'. Ni memorigas, ke junie 2003, dum raportado pri tiuzonaj Hmong-oj, du eŭropaj ĵurnalistoj estis arestitaj kaj kondamnitaj je 15jara enprizonigo, poste ellandigitaj pro forta premado de la internacia komunumo, dum iliaj tri Laos-hmongaj akompanantoj - Fue Khang, Thao Moua kaj Char Yang - ankaŭ ili kondamnitaj al punoj inter 15 kaj 20jaraj, ankoraŭ CROUPISSENT (?) enprizone. Dum la nura decembro 2003, preskaŭ 3000 homoj, plejparte infanoj, virinoj kaj pliaĝuloj mortuntis pro malsato aŭ bombado de la arme-artilerio tiuzona.
Laŭ konkordaj informoj, specife venantaj de Amnestio internacia kaj de internaciaj medioj, pli ol milo da Laos-hmongoj kapitulacis aŭ estis arestitaj de la laosaj armitaj trupoj, la lastajn semajnojn, fine de intensaj armeaj operacioj lanĉitaj de la registaro.
Pri religi-libero, dum tri sinsekvaj jaroj subpremado de religiaj malplimultoj intensiĝis, aparte koncerne iujn reformaciajn kongregacioj (malgraŭ la artikolo 30 de Konstitucio, kiu garantias religi-liberon, kaj la ĉefministra dekreto 92, 2002-07 'pri kontrolado kaj protekto de religiaj agadoj').
Tiel, en 2003, pli ol 100 kristanoj estis arestitaj pro sia fido, kaj la respondeculo de iu paroĥejo, s-ro Somphong, estis murdita 2003-08-03 en la Attapeu provinco, en la sudo. 2003-12, 11 kristanoj estis enprizonigitaj, tial, ke ili estis celebrintaj Kristnaskon. 2004-02-19, altrangaj lokaj respondeculoj de Attapeu provinco konigis al la kristanoj de pluraj vilaĝoj sian volon "tute elradikigi kristanecon", ordonante al la fideluloj fari jenan teruran elekton: 'rezigni kristanan fidon, lasi la vilaĝon aŭ morti'. 2004-03-04, instruisto Thong-Luang estis arestita ĉar li elektis gardi sian kristanan fidon.
Sinjoro Prezidanto.
Antaŭ tiuj daŭraj perfortoj kontraŭ malplimultoj etnaj kaj religiaj fare de la Laosaj aŭtoritatoj, Transnacia radikala partio: - Petegas la Komisionon urĝe sendi mision al Laoso, por garantii, ke la rajtoj, la liberoj kaj la sekuroj fizika kaj morala de Hmong-oj ĵus kaptitaj de la registaro estu plene respektataj.
- Petas Un-komisionon pri homrajtoj sendi mision al Laoso, por observi, enketi kaj ekzameni SUR PIÈCE (?) kaj surloke la situacion de la kristanoj, speciale en la Sanamsay-distrikto. Kaj, reasertante la alvokon de 'Komitato por forigo de rasa diskriminacio', Transnacia radikala partio invitas Un-komisionon pri homrajtoj: 'Atentigi la kompetentajn organojn de Un-sistemo pri la aparte maltrankviliga eco de la situacio de homrajtoj en 'Demokratia popola respubliko Laoso', kaj ĝin peti alpreni ĉiun taŭgan rimedon; kiel ankaŭ sendi tiulanden delegacion; kaj alpreni taŭgajn decidojn pri humana asistado favore al la tiea loĝantaro' (1)
Dankon, sinjoro Prezidanto.
----- (1) 'Komitato por forigo de rasa diskriminacio', 63a sesio, 2003-08-22, franclingva versio.
Konkludaj rimarkoj de 'Komitato por forigo de rasa diskriminacio': Vjetnamujo 2001-08-15, A/56/18 par. 4008-428, el ekzamenado de perioda Vjetnamuj-raporto.

Gli iscritti e contribuenti 2012
| FRANCESCA T. MILANO | 200 euro |
| EUFEMIA T. MUGGIO' | 200 euro |
| AMBROGIO S. CASSINA DE' PECCHI | 200 euro |
| PIER PAOLO S. FROSINONE | 200 euro |
| DAVIDE R. MILANO | 200 euro |
| LORENA P. MONZA | 200 euro |
| DAVIDE L. MANTOVA | 200 euro |
| PAOLO G. ROMA | 200 euro |
| MARTA G. ROMA | 200 euro |
| ANNA MARIA D. ROMA | 200 euro |
| Total SUM | 397.572 euro |