Stanzani kaj Figà-Talamanca: fina deklaracio petas alprenon de leĝo kontraŭ inaj seksorganoj-mutiladoj en unu jaro kaj subtenon al la kampanjo por la alpreno de rezolucio Onu.
Tweet
Nouakchott, Maŭrolando.
La parlamenta seminario pri “Inaj seksorganoj-mutilado kaj la leĝo”, aranĝita de la radikala asocio Non c’è Pace senza Giustizia (NPSG) kaj de la Maŭrolanda Asocio pri Tradiciaj Praktikoj damaĝaj por la sano de la virinoj kaj de la infanoj – AMPSFE (CI-AF Maŭrolando), kunlabore kun la Maŭrolanda parlamenta Reto pri Populacio kaj Evoluo, fermiĝis hieraŭ per la alpreno de fina Deklaracio substrekanta la neceson alpreni en unu jaro specifan kaj efikan leĝon kiu malpermesu inaj seksorganoj-mutiladojn (ISM) en Maŭrolando kaj plifortigi socian mobilizadon celanta al la forigo de la ISM kiel malobservado de la fundamentaj homaj rajtoj de la virinoj kaj de la knabinetoj. La seminario, kiu okazis la 3an kaj la 4an de februaro ĉe la Nacia Asembleo de la Maŭrolanda Islama Republiko, vidis la partoprenon de parlamentanoj, reprezentantoj de la koncernaj ministerioj kaj de la civila socio. La kunveno celis havigi al la parlamentanoj la eblecon debati pri la strategioj kaj pri la plej bonaj agadoj en la lukto kontraŭ la ISM, cele al diskuti kaj prijuĝi leĝprojekton, nuntempe ankoraŭ prilaborata, por malpermesi la inaj seksorganoj-mutiladojn en Maŭrolando. Inter siaj precipaj rekomendoj, la fina deklaracio instigas ne nur al la alpreno de efikaj naciaj leĝoj kiu malpermesu inaj seksorganoj-mutiladojn en ĉiuj landoj kie ili praktikiĝas, sed ankaŭ al leĝdona harmoniigo, tiel ke la aplikado de la leĝoj kaj la sankcioj antaŭviditaj konsentu alfronti la dimension pli kaj pli translima de la praktikado. Je internacia nivelo, la parlamentanoj invitas la maŭrolandajn aŭtoritatojn subteni je ĉiuj niveloj la kampanjon por la alpreno de rezolucio de la Asembleo Generala de la Unuiĝintaj Nacioj, orientita malpermesi ISM-n kaj instigi ĉiujn aliajn landojn koncernatajn agi same.
Deklaracio de Sergio Stanzani kaj Niccolò Figà-Talamanca, Prezidanto kaj Generala Sekretario de Non c’è Pace Senza Giustizia:
“Non c’è Pace Senza Giustizia gratulas Mariame Baba Sy-n, Prezidanto de AMPSFE, la Hon. Babah Ould Ahmed Babou-n, Kunordiganto de la Maŭrolanda Reto de parlamentanoj pri Populacio kaj Evoluo, kaj la Hon. El Arbi Ould Sidi Ali-n, Unua Vicprezidanto de la Nacia Asembleo, pro la alpreno flanke de la parlamentanoj ĉeestantaj al la seminario de rekomendoj kiuj, je la antaŭtago de la Internacia Tago de Nula Tolero kontraŭ la ISM, rekonfirmas la fundamentan gravecon havi efikajn leĝfarajn ilojn kiuj malpermesu la ISM-n. Kiel deklaras la fina deklaracio, ni devas instigi ciujn la landojn koncernatajn alpreni aktivan rolon en la redaktado kaj la antaŭenpuŝado de rezolucio de Uniĝintaj Nacioj enfokusita sur ISM. Tia rezolucio de Uniĝintaj Nacioj kontribuus krei la antaŭkondiciojn de vera kaj forta internacia alianco por batalsuperi inaj seksorganoj-mutiladojn kaj definitive flankelasi tiun ci praktikon”.
Por pliaj informoj, kontaktu Alvilda Jablonko-n, Kunordigantino de la Programo ISM (retpoŝto: ajablonko@npwj.org / tel: +220 (634) 9929 / +32 494 533 915) aŭ Nicola Giovannini-n (retpoŝto: ngiovannini@npwj.org / tel : +32 (0)2 548-39 14). Retpaĝaro: www.npwj.org
Members and contributors 2013
| Giuseppe R. Roma | 590 € |
| Salvatore P. Capistrello | 200 € |
| Giancarlo B. Torino | 30 € |
| Marco B. Merano | 20 € |
| Davide B. Prato | 50 € |
| Giuseppe P. Grottammare | 50 € |
| Maurizio T. Roma | 1.000 € |
| Rosa A. Firenze | 590 € |
| Giuliano G. Sondrio | 590 € |
| Sergio Pasquale R. Cremona | 500 € |
| Total SUM | 326.746 € |










