Hejmo ›
Publika scienca simpozio pri scienco, etiko kaj komunikado pri la staminaj ĉeloj, Akademo de la Linĉei
Tweet
Sesio “Science, law and ethics” (Scienco, rajto kaj etiko)
Konkludoj de Marko Kapato:
Bona vesperon al ĉiuj. Estas honoro havi la lastan vorton ne nur por mi sed por politikisto ĝenerale.
Teorie ni devus eĉ ne bezoni paroli en iu konferenco kia ĉi tiu. Bedaŭrinde tiu ĉi bezono ekzistas ĉar ekzistas iu granda politka problemo, vi scias kiu ĝi estas kaj la sola mesaĝo kiun mi povas doni al vi estas, ke tiu ĉi problemo estas komplete malfermita kaj estas tre grave kompreni tre bone kiuj estas la pozicioj pri kiu temas kaj la povoj kiuj estas mobiligitaj pri tiu ĉi demando. Kiel jam diris ĝuste la senatano Marino, ni devas trovi komunan padon. La Sepa Kadra Programo estis solvo de kompromiso. Estus granda eraro pensi, ke la kompromiso estas farita, ke la matĉo estas fermita.
Ni rezignis pri ebleco financi ion, ekzemple la eksperimentojn pri la terapeŭta klonado, pri la hibridaj embrionoj kaj tiel plu, tamen ni akiris la eblecon uzi la supernombrajn embrionojn kaj la staminajn ĉelojn. Tiu ĉi ne estas ĉiamdaŭra rezulto, ĝi estas io kio estas atakata jam nun kaj ĝi estos atakota dum la venonta parlamenta oficperiodo ĉar la 7PQ estos valida ĝis 2013, pro tio la leĝfara periodo, kiu komenciĝos post tri semajnoj, decidos pri la reguloj por la sekva programo. Ili estas jam diskutantaj, ili jam estas farantaj premojn, ili jam estas luktantaj kaj ne pensu eĉ por unu momento, ke ĉiuj estas kontentaj pri tiu ĉi kompromiso.
La Vatikano estas laboranta peze, ĉiuj premgrupj ĉirkaŭ la Vatiklano estas laborantaj peze por porti nin kelkajn paŝojn malantaŭen. Ĉu la problemo estas la scienca komunumo – aŭ la 98% de la scienca komunumo – kaj ĉu la asocioj de la pacientoj intencas fari sian parton, kiu estas nepre necesa por venki la batalon jam komencitan? Ĉar ne ekzistas rezono pro kiu la terapeŭta klonado devas esti ekskludita de la Eŭropa Unio per antaŭjuĝo, tio estas antaŭ ol havi sciencan argumentadon pri ĝi. Ne ekzistas rezono nek politika nek scienca akcepti la hipokritecon reprezentitan de la fakto, ke EU povas financi la projektojn nur post la detruo de la embriono, kiel diri: “Vi pagas por la detruo de la embrioni per viaj monoj – ne gravas al ni scii ke ili estas origine naciaj, privataj aŭ internaciaj – post la detruo ni povos financi vin”.
Tiu ĉi estas la sama hipokriteco pri kiu atentigis la senatano Marino parolanta pri la itala sistemo: la itala sistemo estas tia ke – kiel Outi Hovatta eble jam klarigis al vi – pere de la Asocioj Coscioni mi sendis al ili kelkajn embrionojn, eble iun tagon vi povus derivi ĉelajn liniojn de tiuj, tiuj linioj povus esti reimportataj de Italio, nur post tio al la italaj sciencistoj estos permesate fari esplorojn pri tiuj linioj... Ĉu ĉio tio havas sencon? Memkompreneble ne. Kiel ne havas sencon, ke la eŭropa Unio refuzu diri ion rilate al tiu unua parto: la detruo de la embrionoj, kiuj estas jam detruitaj aŭ pretaj por la rubujo.
La nia estis kompromiso, bona kompromiso se ni pensas al la antaŭa situacio. Se ni deziras atingi ankoraŭ bonan kompromison, eble iomete pli bonan ol tiun ĉi, ni devas batali ankoraŭ por obteni integran rezulton. La moraleco de la politiko kuntrenas la akcepton de kompromisoj, tamen ne akcepti kompromisojn apriorajn, ĉar ni eraras se ni pensas, ke estas kompromiso kiu validas por la estonto. Se ni faros tion, ne estos mono eĉ ne por la embrionaj stamianj ĉeloj. Fakte mi troviĝis en la Parlamento dum la question times (Tempo por demandoj) kaj ĉiam la komisaro Potocnik estis demandita de Gay Mitchell kaj multaj aliaj kiuj aktivis – dum ni ne estis tiaj – kaj demandadis daŭre: “Kial ni ne financas la embrionajn staminajn ĉelojn?”
La Komisaro Potocnik devis - mi ne volas uzi tiun ĉi terminon – “senkulpigi sin”, deklarante ke la EU financas projektojn kun la embrionaj staminaj linioj nur kiam ne ekzistas alternativoj, iu speco de lasta ebleco. Vi vidis la daton: la projektoj pliiĝas, tamen ne tiuj pri la homaj embrionaj staminaj linioj estas finacataj de EU, nek nombre nek kvante rilate al mono. Tiu ĉi estas jam politika problemo kaj tio kion ni organizis kune kun Elena Cattaneo kaj kelkaj aliaj amikoj – kelkaj estas ĉi tie, aliaj ne – estas ekzakte tio kion ni nomis la Monda Kongreso por la liberco de scienca esplorado. Ni jam havis unu konsistigan sesion kaj du aliajn renkontiĝojn, la lasta el ili okazis en la eŭropa Parlamento, dank’al la preparado de la Ministro Gago el Portugalio, de la Ministro Soria el Hispanio kaj de la Komisaro Potocnik, kun la peciza celo kunmeti la sciencan komunumon, la komunumon de la malsanuloj kaj la politikan komunumon, por difini eksplicite komunan celon, komunan kampanjon.
Mi dezirus legi mallonge kelkajn konkludojn de tiu renkontiĝo, la finan deklaron kiu estas por ni, tio estas la neperforta radikala Partio kaj la Asocio Luca Coscioni (Luka Koŝoni) sindevontigo por iu kampanjo: “Ni subskribintoj individuas la sekvajn specifajn celojn postkurendajn je ĉiuj niveloj, transnacia, nacia kaj loka.: 1) la monitoradon pri la stato de libereco en la esplorado kaj en la kuracado; 2) la plifortigon aŭ la kreon de politikoj, reguloj kaj jurisdikcioj kune kun la internaciaj kaj konstituciaj leĝoj por difini la liberecon en la esplorado...”. La vorto “konstitucia” estas tre grava ĉar la bazaj reguloj de EU antaŭvidas tiun ĉi principon; la itala Konstitucio antaŭvidas ĝin, do ni devas realigi la konstitucian leĝan protekton, kiu igas komplete neleĝaj, ekzemple en Italio, la decidojn per kiuj nur teorie ni rajtas fari esplorojn pri la subproduktaj staminaj ĉeloj dum reale la malmultaj personoj kiuj faras tion, faras tion per la eŭropa mono aŭ privata mono – en la kazo ke iu malsaĝulo donus al vi sufiĉe da mono por fari tion – ĉar tio ĉi estas la problemo: se oni defias la reĝimon, eĉ se oni estas privatulo, eble oni perdas ion alian.
Do tiuj ĉi malpermesoj, tiuj ĉi restriktadoj estas kelkfoje simple malkonstituciaj, kontraŭleĝaj. Ankoraŭ: “3) La libero de esplorado pri la staminaj ĉeloj inkludas a) la superadon de la malpermeso farita de la eŭruopa Unio al la akcepto de financadoj de la esplorado kun la tekniko de la translokado de la ĉela nukleo; b) la superandon de la malpermeso porponita ĉe la Unuiĝintaj Nacioj, kvankam en iu ne devontiga dokumento ...”.
Ankaŭ tio ĉi estas tre grave, estas la modo per kiu ni komencis: Luka Koŝoni, juna esploristo, kiu jam mortis, estis la fondinto de la Asocio Luka Koŝoni, suferis pri amiotrofa flanka sklerozo kaj kiam li lanĉis sian kampanjon kontraŭ iu rezolucio de la Vatikano, li ekde Usono kaj de Italio ĝis la Unuiĝintaj Nacioj por malpermesi ĉiun formon de terapeŭta klonado, ricevis la subtenon de 50 Nobelpremioj favore al sia kandidatiĝo en la italaj balotoj kaj la subtenon de aliaj 50 Nobelpremioj por sume 100 favore de sia politika agado kontraŭ tiu ĉi totala malpermeso. Ni akiris ion: ne ekzistas iu totala malpermeso ĉe la Unuiĝintaj Nacioj, tamen ekzistas ankoraŭ iu negativa deklaro kiel principa temo.
Eble kun la administracio Obama kaj la helpo de la scienca komunumo kune kun tiu de la pacientoj ni povas ŝanĝi ankaŭ tion. Kaj ankoraŭ, certe: 4) La kreon de iu internacia network por helpi dissemi adekvatan informadon pri la aliro al la kuracadaj traktadoj en la mondo kaj por protekti la pacientojn de ĉiu ajn malobservo de la rajto je sekura kaj efika traktado”. La senatano Marino diris kaj Paolo Bianco substrekis ke tiu ĉi estas la morala demando, tiu ĉi estas la etika temo: mi komprenas la dissemadon de la utiloj de la esplorado. Sed kion diri rilate al Afriko, al Suda Ameriko, al Azio? Iam kiam ni povos esti kuracataj – helpe de la staminaj ĉeloj adoltaj aŭ embrionaj ne gravas, ni ne estas fanatikuloj pri iu tipo de esplorado kontraŭ la alia – de kie ajn alvenas la rezultoj, kiun finon antaŭvidos la malriĉaj nacioj? Kaj kio pri la kontrolo?
Ni ne timas kiel diri la etikan batalon, sed ni pensas ke la batalo devus temi pri la reguloj, ne pri la malpermesoj. Rilate al la instruado de la scienca metodo, la direktoro de la plej grava scienca revuo en Turkio, la sinjorino Atakiman, estis formovita de sia posteno ĉar ŝi intencis eldoni publikaĵon pri Charles Darwin. Pro tio ŝi ne plu estas la dirktorino de tiu revuo. Mi pensa ke estas iu alarma sistemo, iu rapida reago fare de la scienca komunumo, kune kun politikistoj kaj sciencistoj ni povus fari ion konkretan, por ke tiuj ĉi aferoj ne plu okazu.
Estas multaj aliaj aferoj kiujn mi dezirus diri, tamen mi opinias ke mi povas halti ĉi tie. Tio kion mi volas ripeti la trian aŭ la kvaran fojon estas ke tio kion ni bezonas estas kampanjo. Bonvolu ne timi la politikon ĉar ĝi jam estas politika problemo. Ni devus esti tute klaraj. La eŭropa Parlamento estas invadita de uloj kiuj frapas ĉe la pordo de ĉiu unuopa eŭrodeputito, parolante pri kial esta grave ne mortigi potencialajn homojn en la nomo de la scienco, montrante fotojn de fetoj kiuj aĝas 4-5 monatojn por diri ke ni ne povas permesi, ke tio ĉi okazu helpe de la mono de Eŭropo, ke estas ofendega k.t.p.
Se kune kun la sciencistoj kaj la pacientoj ni ne frapas al la samaj pordoj klopodante klarigi tion pri kio temas, tiu ĉi batalo povas esti ankoraŭ malvenkota. Mi scias ke oni metas konkretajn esperojn en novajn tipojn de esplorado, en reprogramitajn staminajn ĉelojn k.t.p. Vi konas ilin multe pli bone ol mi, eble post kelkaj jaroj – probable vi jam diskutis pri tio – ili povus helpi superi la etikan problemon. Tamen en tiu ĉi momento, por la personoj kiuj atendas la kuracadojn aŭ por la personoj kiuj atendos ilin en la venontaj jaroj, ni povas diri: “Ni atendu, ĉu eble iu alia solvos tiun ĉi etikan problemon”? Ne, ni ne povas, ĉar tiu ĉi problemo ligiĝas al multaj aliaj , ekzemple al la elekto de la fino de la vivo. La senatano Marino estas rilatpunkto por ĉiuj ni en Italio pri tiu ĉi temo. Mi ne volas diri, ke ĉio estas la samo, tamen la povoj – aŭ pli bone dirite la ludantoj en la kampo – estas pli malpli la samaj kaj mi opinias, ke ankaŭ ni devas ludi nian matĉon en la plej eble malfermita, klara kaj respondeca maniero. Multajn dankojn.

Members and contributors 2013
| Giuseppe R. Roma | 590 € |
| Salvatore P. Capistrello | 200 € |
| Giancarlo B. Torino | 30 € |
| Marco B. Merano | 20 € |
| Davide B. Prato | 50 € |
| Giuseppe P. Grottammare | 50 € |
| Maurizio T. Roma | 1.000 € |
| Rosa A. Firenze | 590 € |
| Giuliano G. Sondrio | 590 € |
| Sergio Pasquale R. Cremona | 500 € |
| Total SUM | 326.746 € |