Prezidantaj balotoj en Kroatio: Ivo Josipovic, simbolo de justeco, elektita kun 60,29% de la voĉdonoj.
Tweet
Croazia: Marina Sikora,
ano de la Konsilo Ĝenerala de la
Radikala Partio kun Ivo Josipovic,
Nova Prezidanto de KroatioIvo Josipovic iĝis la nova, tria prezidanto de Kroatio. Per neta venko, akirinte 60,29% kontraŭ sia defianto, Milan Bandic, urbestro de Zagrebo kiu atingis 39,71%, la socialdemokrata kandidato Josipovic estos la nova loĝanto de Pantovcak, sidejo de la kroata Prezidanto, kiu postvenos Stjepan Mesic post la dek jaroj de lia duobla mandato. La venko jam estis antaŭvidata je la naŭdeka lastvespere surbaze de elirenketoj, kaj la elcentaĵoj ne estis tiom malsamaj ol la finaj; ĝuste je noktomezo okazis la unua oficiala anonco far la ŝtata pribalota Komisio, kiu post alveno de la datumoj el 99,62% de la voĉdonejoj oficiale anoncis la venkon de Ivo Josipovic.
Malsame ol en la unua vica baloto, la kroataj civitanoj ĉifoje pli amase alfluis la balotajn urnojn, bone kompreninte la gravecon de ĉi tiu sendube historia momento por la Eŭropunia estonteco de ilia lando. La alfluo urnojn estis je 50,28 elcentoj.
Ivo Josipovic nur malvenkis en unu kroata distrikto (zupanija), kaj en la diasporo, tio estas eksterlande, pleje en Bosnio - Erzegovino kie 92,22 elcentoj subtenis, kiel tute antaŭvideble, lian konkurenculon Bandic.
"Karaj geamikoj, karaj gecivitanoj de la Kroata Respubliko, nun mi dankas vin ĉiujn kiuj voĉdonis. Mi ankaŭ dankas tiujn, kiuj ne voĉdonis por mi, ĉiuj kiuj ebligis ke hodiaŭ estu festotago por demokratio." Tiaj estis la unuaj vortoj de Ivo Josipovic post noktomezo. «Ĉiu civitano ĉivespere venkas, ĉar mi profunde kredas ke ni ĉiuj volas Kroation pli bona kaj pli justa. Mi kredas ke ni ĉiuj volas vivi en lando, kie la laboron oni pagas kaj la korupton oni punas. Ni volas vivi en lando kie regas socia sekuro kaj justeco.» substrekis la nova Prezidanto. Klara mesaĝo ankaŭ al tiuj, kiuj ne subtenis lin: li promesis esti ankaŭ ilia prezidanto, ĉar li ne volas dividi la civitanojn. Josipovic ne forgesis danki la elirantan prezidanton Stjepan Mesic rekonante lian esceptan kontribuon al la kroata demokratio kaj al la plifortigo de la situo de Kroatio en la internacia komunumo. Apartan dankon li prezentis al sia socialdemokrata partio, al la prezidanto Zoran Milanovic, al la anoj de la partio kaj siaj simpatiantoj «ĉar sen ilia subteno neniu sukceso estus eblinta» diris Ivo Josipovic aldonante «ni estis granda kaj bone trejnita orkestro kiu ludis sukcesan sinfonion. Post kvin jaroj ni denove ludos ĝin» deklaris Josipovic, universitata profesoro pri internacia juro kaj muzikisto de klasika nuntempa muziko. «Mi volas eŭropan Kroation kiu estos unu el la brilaj steloj en la eŭropa ĉielo» diris la nova, tria kroata prezidanto, postsekvanto de Franjo Tudjman kiu dufoje venkis en la balotoj, en 1992 kaj 1997 kaj Stjepan Mesic, dua prezidanto kiu venkis en 2000 kaj 2005. «Ne timu, ni venkos la pezan ekonomian krizon, malriĉecon kaj korupton. Kune ni estas la forto kiu igos Kroation plibonan. Atendas nin ega kaj malfacila laboro kiun ni entreprenos kaj Kroatio estos hejmo por ĉiuj honestuloj kiujn ni meritas. Fidu min. Je la momento de nia venko mi ripetas: mi ne seniluziigos vin». Tiel finis sian unuan paroladon kiel prezidanto Ivo Josipovic.
Ivo Josipovic, ankaŭ estas amiko de la radikaluloj, tiu amikeco devenas el pluraj jaroj kaj indas substreki ke, ĝuste antaŭ la unua balota vico por prezidanteco, Emma Bonino sendis kortuŝan leteron subtenantan la kandidatecon de Ivo Josipovic.
En nomo de la kroata registaro kaj de si mem, alvenis post noktomezo gratuloj el la kroata gubernestrino Jadranka Kosor. «Mi proponas ke ni komencu starigi pontojn inter la Registaro kaj Pantovcak. Mi antaŭvidas bonan kunlaboron pri la aferoj kiuj kune rilatas nin laŭ la konstitucio» diris la kroata guberniestrino kaj prezidantino de la plej granda registara partio HDZ, substrekante ke s-ro Josipovic ne menciis ĉi tiun kunan laboron dum sia postvenka parolado, tamen opiniante ke tio malokazis «pro ega emocio».
Jam je la 23-a la nuna prezidanto Stjepan Mesic telefone gratulis sian posteulon. «Antaŭ Josipovic estas granda farenda laboro. Li devas plifortigi la rilatojn kaj la kunlaboron kun la najbaraj landoj. Devas starigi efikan kunlaboron kun la registaro pri la reformoj nepre bezonataj por eniri UE-n, ĉar ĉirilate la prezidanto povas multe helpi», diris Mesic al la ĵurnalistoj post la oficiala anonco de la voĉdonaj rezultoj.
Members and contributors 2013
| Giuseppe R. Roma | 590 € |
| Salvatore P. Capistrello | 200 € |
| Giancarlo B. Torino | 30 € |
| Marco B. Merano | 20 € |
| Davide B. Prato | 50 € |
| Giuseppe P. Grottammare | 50 € |
| Maurizio T. Roma | 1.000 € |
| Rosa A. Firenze | 590 € |
| Giuliano G. Sondrio | 590 € |
| Sergio Pasquale R. Cremona | 500 € |
| Total SUM | 326.746 € |










