Novjaro, Radikaluloj: la Prezidanto Sergio Stanzani (87jara) fastos dum la tagoj 31a de decembro kaj unua de januaro.


Sergio StanzaniSergio StanzaniDum la du tagoj inter novjaro, la prezidanto de la Radikala Neperforta Partio transnacia kaj transpartia, Sergio Stanzani (87jara) fastos dum du tagoj, partoprenante en la ‘Granda Satyagraha por rajto, libero kaj demokratio’ iniciatita de Marco Pannella.

‘Mi estas konscia, ke je mia aĝo kaj je miaj sanstato – eksplikas Stanzani, kiu estas ankaŭ prezidanto de la radikala asocio ‘Ne estas paco sen justico’  - la kontribuaĵo al la neperforta lukto, kiun mi persone povas oferi, estas necese lima. Malgraŭ tio, mi decidis egale partopreni en la Satyagraha iniciatita de Marco Pannella, kiu fastas ekde multaj tagoj, por kunigi min al la malsanuloj pri SLA, al la malliberuloj, al enmigrintoj kiuj luktas en Italujo por iliaj nediskuteblaj konstituciaj rajtoj kaj kontraŭ la malliberala partiokratio’.
‘Mi bondeziras – aldonas Stanzani, kiu en la pasinteco estis parlamentano dum kvin parlamentaj periodoj – ke la politika sento de tiu ĉi mia fasto, krom lia simbola signifo, ankaŭ en tiu ĉi okazo ne estu cenzurataj aŭ distordataj pere de la Reĝima informado, ĉiam preta mistifiki iniciatojn de la Radikaluloj, anstataŭ kapti la profundan valoron, de alternativo rilate al la nuna situacio de ekstrema malboniĝo de la itala demokratio’.