LA DU RADIKALAJ PRIĈEĈENUJAJ AMENDOJ ALPRENITAJ DE EU-PARLAMENTO


Eu-parlamento,

invitas Eu-konsilion peti Eu-komisionon kaj 'Altrangan reprezentanton pri la politikoj pri-eksterlanda kaj pri-kundefenda' studi la pacplanon prezentitan de Iiyas Aĥmadov kaj la ceterajn pac-proponojn kaj prezenti siajn konkludojn al Eu-parlamento kaj al Eu-konsilio;

(...) opinias, ke la deporto de la tuta ĉeĉena loĝantaro en centran Azion, 1944-02-23, laŭ ordono de Stalino, konsistigas genocid-agon laŭ la signifo de la 4a Haga Konvencio de 1907 kaj de la Konvencio por prevento kaj subpremo de la genocid-krimo alprenita de la Ĝenerala asembleo de Unuiĝintaj nacioj 1948-12-09.