La 39a Kongreso de la Radikala Partio Neperforta Transnacia kaj Transpartia, kunveninta en Romo de la 8a ĝis la 11a de decembro 2011


salutas
 
la eksterordinaran partoprenon de kongresanoj, inter kiuj politikistoj, parlamentanoj kaj membroj de registaroj, agantoj por la homaj rajtoj kaj por la demokratio venintaj el pli ol 40 landoj de la mondo, kiuj grandparte elektis enskribiĝi al la partio konsiderante ĝin politika organizaĵo ene de kiu labori por realigi esperojn kaj celojn de lukto neperforta;
 
rimarkas,
 
ke la Radikala Partio, pli ol dudek jarojn post sia evoluo en partion transnacian kaj transpartian por alfronti la gobalajn defiojn aperantajn kun ĉiam pli drameca aktualeco, estas ankoraŭ la nura politika subjekto al kiu ĉiuj en la mondo povas enskribiĝi, kun la sola devo de la plenumo de sia plena libero de civila konscienco;
 
ke la respekto de la homaj rajtoj, de la demokratio, de la jura stato kaj de la principo de justeco, proklamitaj de la internacia juro, restas celo ankoraŭ atingota kaj en la mondo tieldirita “evoluanta” kaj en la Landoj ekonomie pli evoluintaj;
 
ke tio estas pruvita ankaŭ de la pliiĝantaj malfacilaĵoj de la politika propono, antaŭenigita de la partio en la kongreso de Tirano en 2002, pri kreo de monda organizo de la “Demokratio” kaj de la “Demokratioj”;
 
ke la malrespekto de la konstituciaj principoj kaj de la fundmentaj liberecoj okazas ĉiam pli ofte eĉ en la Landoj kiuj de pli longa tempo teniĝas per strukturaoj formale demokrataj;
 
ke do la degenero de la demokratio en “demokratio reala”, tra la konstanta malrespekto, jam pli ol plurajn jardekojn longa, de la principo de leĝrespekto kaj la malpleniĝo de la institucioj montras mortigan patologion de la demokrata idealo;
 
ke ĉi tiu fenomeno estas enorma en Italio , kie la partio elektis sin engaĝi plene en la daŭro de la lastaj jaroj por ke la Lando povu ree sin difini ŝtato jure bazita, demokrata,
 
ke la situacio de nekonformeco al la leĝo de la Ŝtato rilate al la administrado de justico kaj ĝenerale al la kondiĉoj de la karceroj estas fenomeno kiu ne koncernas nur Italion sed kiu, kiel analizite en la raporto prezentita al la kongreso fare de Restriktaj Horizontoj kaj ilustrita de atestoj de pluraj partoprenintoj, koncernas la tutan mndon, kie la personoj en karcero estas pli ol dek milionoj kaj la rajto al justo estas grave malrespektata;
 
indikas
 
en amnestio valoran ilon kiu povas, unuflanke, rekonduki en Italio la Ŝtaton al la respekto de la jurkonformeco, kaj, aliflanke, realigi la kondiĉon por struktura reformo de la juĝa sistemo, en lando kie ekzistas proksimume 10 milionoj da pendantaj procedoj civilaj kaj punaj;
 
konfirmas
 
la neceson pri plifortigo, kie ili ekzistas, kaj pri kreo, kie ili ankoraŭ ne estas antauviditaj, de internaciaj jurisdikcioj kapablaj efektivigi la respekton de la homaj rajtoj, civilaj kaj politikaj jam historie akiritaj kiel ‘naturaj’ kie la naciaj Ŝtatoj ne kapablas tion fari;
 
rimarkas,
 
ke la krizo de Eŭropo estas antaŭ ĉio institucia kaj politika kaj, eĉ nur kiel sekvo de tio, estas ankaŭ krizo ekonomia kaj financa;
 
ke la celoj indikitaj profete en 1941 de la Manifesto de Ventotene de Altiero Spinelli kaj Ernesto Rossi por la Unuiĝintaj Ŝtatoj de Eŭropo ankoraŭ restas la nura respondo ebla por kontraŭstari la evoluon pseŭdo-teknokratian kaj ekonomikistan de Eŭropo kaj por garantii efektive la praktikadon de la individuaj rajtoj de ĉiuj;
 
ke la politika perspektivo federisma estas la nura adekvata por alfronti la defiojn kiuj rilatas ne nur Eŭropon sed la tutan mondon, startante de la necesa kaj urĝa integriĝo de la regiono eŭrop-mediteranea, de la kontinentoj afrika, azia kaj amerika;
 
notas kun granda kontento,
 
ke multaj gravuloj de minoritatoj politikaj, etnaj aŭ religiaj partoprenintaj en la kongreso maturigis la evoluon de sia lukto el pozicioj de celado al nacia sendependeco ĝis tiuj aŭtonomaj federismaj, havante kiel celon ne ja la garantion de privilegioj por minoritato sed la konkeron de rajtoj por ĉiuj;
 
konsideras,
 
ke Eŭropo kaj la popoloj de Afriko, Azio kaj Mez-Oriento estis ĉiam ligitaj de komerco, milito kaj koloniismo. Nun, kiam tiuj popoloj en suda Mediteraneo moviĝis cele al digno, justeco kaj demokratio, Eŭropo bezonas ilin subteni, post kiam ĝi longe subtenis la aŭtoritatismojn kiuj subpremis dum jardekoj tiun regionon, kaj laŭ tiu celo opinias, ke Eŭropo haltigu helpojn, komercon kaj formalajn agnoskojn de tiuj reĝimoj ne elektitaj kiuj ne respektas la demokratan klaŭzon antaŭviditan de la akordoj pri kooperado;
 
denuncas
 
la riskon, ke la ribeloj koncernintaj la regionon de Mez-Oriento kaj Nord-Afriko en 2011 ne atingos la celojn de libero kaj demokratio kaj povas esti blokitaj aŭ elvojigitaj fare de fortoj reakciaj, de novaj radikalismoj islamaj aŭ de la armeo;
 
deklaras,
 
ke post la aprobo en 2007 de la historia Rezolucio de UN por la universala moratorio de la ekzekutoj, atingita post 15 jaroj da iniciatoj politikaj kaj instituciaj kaj da neperfortaj luktoj de la Radikala Partio kaj de “Neniu tuŝu Kainon”, kaj pro la larĝa plimulto per kiu en decembro 2010 estis aprobita la nova Rezolucio favora al moratorio, la mondo estas iranta direkte al la superado de la arkaika sistemo de la mortpuno kaj ke nun esencas, ke la moratorio estu aplikata konkrete ĉie kaj sub ĉiu ajn cirkonstanco;
 
ĝojas
 
pro la rezultoj de la regiona Konferenco pri la mortpuno okazinta en Ruando la 13an kaj 14an de oktobro 2011 kaj gratulas la leĝdonajn kaj regajn instituciojn de tiuj ŝtatoj kiel Mongolio, Centr-Afrika Respubliko, Svazilando kaj Ĉado, kies reprezentantoj konfirmis ankaŭ en la kongreso la engaĝiĝon en siaj landoj por alveni al la abolo aŭ al la moratorio ankaŭ formala de la mortpuno en la propraj juraj strukturoj;
 
forte denove proklamas,
 
ke neperforto estas “la instrumento plej adekvata por antaŭenigi la firmiĝon de la fundamentaj homaj rajtoj”, kiel decidite de la Rezolucio pri la homaj rajtoj en la mondo alprenita de la Eŭropa Parlamento en 2008, kaj petas, ke al tiu decido sekvu finfine konkretaj sindevigoj ankaŭ buĝetaj fare de la eŭropaj institucioj;
 
urĝigas ankoraŭfoje
 
la formalan certigon de la respondecoj kiuj kondukis en marto 2003 al la eksplodo de la milito en Irako surbaze de informoj falsigitaj kaj de mensogoj fare de la brita ĉefministro Tony Blair kaj de la usona prezidento George W. Bush al siaj parlamentoj kaj popoloj mem, por malebligi la alternativon de ebla paco tra la ekzilo de Saddam Hussein;
 
konsiderinte krome, ke la freŝa deklaro de la Komisiono Chilcot en Londono decidis, ke necesas ankoraŭ pli da tempo, almenaŭ ĝis somero 2012, por produkti raporton kiu povas juste decidi pri la alfrontita temo,
 
postulas,
 
ke la laboroj de la Komisiono kaj la publikigo de la fina raporto pri la enketo estu atente kontrolataj;
 
salutas
 
la kreon de la “Speciala raportanto por la antaŭenpuŝo de la vero, de la justico, de la kompenso kaj de la garantio de ne ripetiĝo” fare de la Konsilio de la Homaj Rajtoj de UN la 30an de septembro 2011, kun la celo eviti la ripetiĝon de situacioj kiel tiu kiu kondukis al la eksplodo de la iraka konflikto;
 
opinias,
 
ke alvenis la tempo ke ankaŭ en Italio estu starigita enketa komisiono pri la iraka konflikto;
 
reasertas
 
la neceson forigi ĉiujn malpermesojn, kiuj malebligas la individuajn elektojn kiuj ne alportas damaĝon al aliaj, por ilin igi eblaj, liberaj kaj konsciaj en klara monda kadro de reguligo, kaj se temas pri la ama medio, pri la libero de scienca esplorado kaj kuracado, kaj pri la produktado, konsumado kaj komercado de la plantoj kaj substancoj inkluzivitaj en la Konvencio de UN pri la stuproigaj substancoj. Nur jura reglamentado de ĉi tiuj fenomenoj povos permesi individuajn liberecojn kaj evoluon homan egalrajtecan kaj elteneblan en la mondo;
 
opinias
 
necesa kaj urĝa la reprenon en konsideron de agoj neperfortaj por la firmigo de konscio kaj civila malobeo kontraŭ la plej malbonaj liberecmortigaj leĝoj kaj la plifortigon de la ĉeesto de la Partio ĉe UN ĉiufoje kiam UN estas vokata alfronti temojn ligitajn al arbitraj diskriminacioj kaj malpermesoj kiuj havas kaŭzojn nek sciencajn nek jurajn;
 
indikas
 
en la fenomenoj de la plimultiĝo de la homaro kaj de la elĉerpiĝo de la naturaj resursoj de la planedo du inter la plej rektaj kaŭzoj de la krizo humaneca, socia, politika kaj ekonomia de la lastaj jardekoj;
 
opinias necesa
 
antaŭenigi planojn pri mildigo de la krizo tra agoj de konsciigo kaj informado de la publiko, kiel tiuj antaŭenigataj de Population Media Center, por ke estu aplikataj urĝe agoj de ‘reenigo’ de la monda popolamaso en limojn de malpli granda vasteco. Tia reenigo povus okazi en maniero ‘dolĉa’ – tio estas liberala kaj ne aŭtoritatisma – tra la firmigo de la fundamenta homa rajto de la virinoj al la individuaj elektoj koncerne patrinecon kaj prireproduktan sanon, kiel jam antaŭvidite, surpapere, de UN;
 
indikas la neceson
 
krei aŭ plifortigi instrumentojn por la transnacia defendo de la ekosistemoj, inkluzive de la instrumentoj juraj kaj merkataj por gardo de la naturaj resursoj malabundaj;
 
denuncas
 
la daŭron de la praktikado de la amputadoj de la inaj generaj organoj – kontraŭ kiuj la Partio faras, kun “Ne estas Paco Sen Justeco” kaj kun la “Komitato Interafrika kontraŭ la Tradiciaj Praktikoj Nocaj por Virinoj kaj Infaninoj, kampanjon por adopto de rezolucio de la Ĝenerala Asembleo de UN por ilia eksterleĝigo; denuncas krome la fian praktikon de la geedziĝoj trudataj al infanoj;
 
rekonfirmas
 
la prioritaton de la lukto kontraŭ la senpuneco pri la internaciaj krimoj, esenca kondiĉo por paco kaj stabileco, kaj substrekas la kernan gravecon de la laboro celanta fortigi la rilaton kaj certigi la longdaŭran efikon de internaciaj institucioj de puna juro, kiel la internaciaj punaj tribunaloj specifcelaj kaj la Internacia Puna Kortumo;
 
konstatas kun alarmo
 
la datenojn diskonigitajn de UN, laŭ kiuj pli ol miliardo da personoj (okdekprocente en la evolulandoj), tio estas sepono de la monda homaro, suferas je handikapoj diversaj en popolo kiu meznombre maljuniĝas, kaj opinias, ke ĉi tiu socia kriza momento, temo de internaciaj traktatoj kaj konvencioj kiaj la Konvencio de UN pri handikapoj, postulas konkretan engaĝon por efektivigo fare de la internacia komunumo;
 
opinias,
 
fronte al la daŭro en la mondo de la atakoj al libera esplorado kaj kono, al libero de konscienco kaj de penso, al libero mem pri religio kaj parolo kaj al la aliaj formoj de obskurismo devenantaj kaj de politiko aŭ ideologio kaj de religio aŭ dogmoj, ke urĝas kaj necesas fari pliajn paŝojn direkte al la firmigo de la monda Kongreso por libero de scienca esplorado, antaŭenigata de Asocio Luca Coscioni, kiel konstanta loko por konfronto kaj iniciatoj pri la rajtoj homaj, civilaj kaj politikaj fundamentaj por ĉiu civitano;
 
reasertas
 
la fundamentan rajton de ĉiuj kaj de ĉiu unuope al la lingva komunikado, sen privilegioj kaj kun enorma avantaĝo por ĉiuj, kontribuante tiel al la savo de la ekosistemo de la lingvoj, havaĵo de la tuta homaro, kaj rekonfirmas sian engaĝon por formale garantii la rajton de la homaro al la alfabetigo en la Lingvo internacia (nomata Esperanto) kiel homa rajto, agnoskita kiel tia de la internacia kaj eŭropa juro, de la transnacia komunumo kaj de la aliaj lokoj kaj fontoj de la juro;
 
engaĝas la estrajn organojn
 
en la relanĉo de la projekto de Unuiĝintaj Ŝtatoj de Eŭropo kaj de la monda federisma perspektivo en ĉiuj diverslandaj rergionaj organizoj;
 
en la agado por la konkreta aktivigo de la internaciaj jurisdikcioj aŭ preskaŭaj jurisdikcioj protektantaj la homajn rajtojn kaj la fundamentajn liberecojn;
 
en la pretigo de propono pri internacia monitorado de la kondiĉoj de la karceruloj;
 
en la antaŭenpuŝo, kie eblas, de la ĉeesto de partianoj ene de misioj pri balotobservo en Mez-Oriento kaj Nord-Afriko;
 
en la startigo de kampanjo por enskribiĝo direktata specife al tiuj agantoj liberalaj kaj demokrataj neperfortaj kiuj kunkonsentas pri la celoj de la partio, utiligante ankaŭ telematikajn instrumentojn en la regionoj de Nord-Afriko, de la azia kontinento kaj ĉie kie ili manifestiĝas, al kiuj la partio proponos sian politikan sperton.
 
La Kongreso akceptas la peton de la Radikala Asocio Rajtoj Certaj iĝi subjekto konsistiganta la partion.
 
La Kongreso, krome, dankas ĉiujn kiuj decidis enskribiĝi al la Partio dum la kongreso; direktas specialan dankon al la Radikala Radio kiu dissendis la kongreson samtempe kaj metas je dispono, aŭde-vide, ĉiujn ĝiajn fazojn en sep lingvoj en Interreto.
 
La Kongreso, fine, direktas insistan peton al la membroj, al la batalantoj kaj simpatiantoj ke ili varbu ĉie por la enskribiĝo al la partio.
 
Trad. “Esperanto” Radikala Asocio