Hejmo ›
Kunpuŝiĝo inter Reding kaj Cappato pri kultur-diverso, Ĉinujo kaj Esperanto (Cappato)
Tweet
Cappato (Grup-senuloj). - Prezidanto, el via referaĵo ŝajnas, kvazaŭ la kultur-malamiko estus merkat-liberaligo kaj 'Tutmonda komerc-organizaĵo'; kaj, kvazaŭ la bastiono de kulturo aŭ de la kulturoj estus la naciaj Ŝtatoj. Tiel ne estas: forviŝojn de kulturoj kaj de popoloj realigis ĝuste naciaj Ŝtatoj kaj naciismaj ideologioj.
Komisaro Reding, Ĉinujo efektivigis kaj efektivigas plejfiajn genocidojn de popoloj kaj de kulturoj: de la popolo kaj kulturo tibetaj, de la popolo kaj kulturo ujguraj. Neindas en jenan Eu-parlamentejon elmeti Ĉinujon kiel ekzemplon de fruktodona kultur-kunlaborado pri kultur-diverso, krom se oni alprenas, kiel sencon de la termino 'kulturo', tiun de la 'kultur-revolucio' Maŭ-epoka.
Kultur-diverso ne estas, abstrakte, rajto; ĝi povas rezultati ankaŭ el reguloj, ja, sed el reguloj kiuj baziĝu sur komunikad- kaj esprim-libero, kaj ne sur protektismo (kultur-protektismo aŭ kultur-asistismo), nek sur kultur-relativismo de la naciaj Ŝtatoj. Reguloj necesas, ja, specife por kontraŭstari lingvo-detruadon; sed ĝuste la politiko de niaj naciaj Ŝtatoj instruigi nur unu fremdan lingvon, aŭ ĝuste la kondut-reguloj de la Eu-institucioj; ĝuste tiuj politiko kaj konduto kontraŭas la spiriton de diverso kiun la rezolucio alvokas: Eu-institucioj kun agentejoj unu- aŭ du-lingvaj, kiuj raportojn por la publiko eldonas eĉ ne en oficialaj Eŭrop-uniaj lingvoj.
En nia voĉdon-deklaro, ni, radikalaj Eu-deputitoj, memorigos niajn proponojn pri: Observejo pri lingvo-politikoj; antaŭenigo de la internacia lingvo Esperanto; rajto je libera kaj internacia komunikado sendiskriminacia; gardo kaj firmigo de lingvo-diverso.
Members and contributors 2013
| Giuseppe R. Roma | 590 € |
| Salvatore P. Capistrello | 200 € |
| Giancarlo B. Torino | 30 € |
| Marco B. Merano | 20 € |
| Davide B. Prato | 50 € |
| Giuseppe P. Grottammare | 50 € |
| Maurizio T. Roma | 1.000 € |
| Rosa A. Firenze | 590 € |
| Giuliano G. Sondrio | 590 € |
| Sergio Pasquale R. Cremona | 500 € |
| Total SUM | 326.746 € |













