Hejmo ›
INTERPELACIO P-0426/05 far Emma Bonino (Alde: 'Alianco de liberaluloj kaj demokratoj por Eŭropo') al Eŭrop-unia komisiono
Temo: En Egiptujo, aresto de advokato Ayman Nur, deputito de 'Asembleo de la popolo'
2005-01-29, advokato Ayman Nur, egiptuja deputito kaj prezidanto de partio "El Ghad" (Morgaŭo) estis arestita ĉe eliro el Parlamento tuj post kiam 'Asembleo de la popolo' estis jesvoĉdoninta la decidon lin senigi je la parlamentan-imuneco kiun li ĝuis. La edzino de Ayman Nur, Gamila Ismail, prezentistino ĉe la egiptuja televido, konigis, ke polico priserĉis kaj la hejmon kaj la oficejon de la parlamentano. Nuntempe, Ayman Nur estas pridemandata ĉe la prokurorejo de 'Tribunalo por altnivela ŝtat-sekuro', unu el la tribunaloj estigitaj far la krizo-kaza leĝaro efikanta ekde 1981.
2001-06-25, Eŭrop-unio subskribis kun Egiptujo Eu-mediteranean asociiĝ-akordon, kiu ekvalidis 2004-06-01. La artikolo 2 de tiu akordo tekstas, ke ĝi baziĝas 'sur respektado de la demokratiaj principoj kaj de la fundamentaj homrajtoj, kiel asertite en la 'Universala deklaracio pri homrajtoj' kaj 'konsistigas esencan eron' de la akordo mem.
Tion premisinte, oni petas Eŭrop-unian komisionon la jenon:
- Ĉu ĝi konas la suprediritajn faktojn, kaj kiujn iniciatojn alprenis aŭ intencas alpreni?
- Ĉu ĝi opinias, ke la proceduro sekvita por forpreni imunecon el Ayman Nur konformis al la leĝo kaj al la parlamentaj regularoj tiulandaj?
- Kiujn iniciatojn intencas alpreni por ke estu respektata la artikolo 2, esenca ero de la asociiĝ-akordo inter Eŭrop-unio kaj Egiptujo?

Gli iscritti e contribuenti 2012
| FRANCESCA T. MILANO | 200 euro |
| EUFEMIA T. MUGGIO' | 200 euro |
| AMBROGIO S. CASSINA DE' PECCHI | 200 euro |
| PIER PAOLO S. FROSINONE | 200 euro |
| DAVIDE R. MILANO | 200 euro |
| LORENA P. MONZA | 200 euro |
| DAVIDE L. MANTOVA | 200 euro |
| PAOLO G. ROMA | 200 euro |
| MARTA G. ROMA | 200 euro |
| ANNA MARIA D. ROMA | 200 euro |
| Total SUM | 397.572 euro |