Hejmo ›
Flanke de ĉiuj knabinoj
Tweet
Mi rememoras emocie la rakonton de afrikaj virinoj, kun kiuj mi poste amikiĝis, pri la luktado kiun ili pene kaj en preskaŭ totala kaŝiteco estis antaŭenportantaj ekde pli ol du jardekoj. Ni estis je la fino de la Naŭdekaj jaroj, mi estis de ne multe konkludinta mian mandaton de eŭropa Komisario kaj, malgraŭ mi estis sentinta paroli pri ĝi okupaĝinte dum longa tempo pri Afriko, ĝis tiam mi ne agis persone kontraŭ la praktikado de la virinaj genitalaj mutiladoj, tiom oftaj en la granda kontinento.
En tiu epoko, paroli pri ĝi estis nepenseble en multaj medioj, temis pri tabua argumento kiu estis ĵaluze gardita ene de la komunumoj je la nomo de tre antikvaj tradicioj ofte konfuzitaj kun la religioj. La kono de la efektiva ofteco de la virinaj genitalaj mutiladoj frapis min pro ĝia perforto, pro ĝia simbola graveco de submetado de la virino, pro la riunigaj konsekvencoj por la psikofizika sano de la viktimoj, tamen precipe pro ĝia disvastigo: du milionoj da knabinoj elmetitaj al la risko de mutilado ĉiun jaron.
La decidoj de la afrikaj aktivulinoj kaj ilia esprimita peto je subteno, konvinkis min pri la neceso devontigi min je longa periodo kaj estis tiel, ke kune kun la amikoj de Ne ekzistas Paco sen Justeco ni decidis lanĉi iun internacian kampanjon. La celo de la unua fazo estis levi la kovrilon de silentoj. Dank’al la sindevontigo de la egipta Unua Virino Suzanne Mubarak, en 2003 la aktivulinoj kontraŭ la mutiladoj renkontiĝis sidantaj ĉirkaŭ la sama tablo kune kun la reprezentantoj de la respektivaj registaroj kaj, por la unua fojo, oni parolis pri virinaj genitalaj mutiladoj kiel perforto de unu el la plej bazaj rajtoj homaj, la rajto je fizika integreco.
La partopreno de la plej altaj religiaj muzulmanaj kaj koptaj aŭtoritatoj elkradinigis la religian alibion ĝis tiam uzita por pravigi la praktikadon. Ekde tiam post kelkaj semajnoj la Afrika Unio adoptis la Protokolon de Maputo, traktato ekvalidinta en 2005 kiu malpermesas la genitalajn mutiladojn kiel perforto de la homaj rajtoj de la virino. Kiel ofte okazas kiam temas pri konkeroj de civilizo kaj spacoj de indivudua libereco, la spertoj de aliaj povas ludi decidan rolon en la determino de iu plirapidigo, kaj ĝuste tio okazis en tiu ĉi kampanjo.
Post 2003 la reto de la lokaj aktivulinoj komencis esti sinergia, ilia agado kun la registaroj iĝis pli efika kaj, ĝis hodiaŭ, 18 afrikaj Ŝtatoj el 28, kie oni praktikas la virinajn genitalajn mutiladojn adoptis leĝon kiu jure persekutas la praktikon kaj ekuzis inform- kaj sensibiligkampanjojn. Je distanco de preskaŭ dek jaroj, la atingitaj rezultoj estas bonegaj kaj daŭre kreskas la nombro de la Landoj kiuj elektas ekhavi al si leĝan kadron de prevento kaj sankcio.
Dum la Dua Konferenco de Kairo, kiu okazis en decembro 2008 dank’al la helpo de la itala registaro, ĉiuj partoprenantoj, registaraj kaj ne, rekonis la konsiderindajn paŝojn faritajn dum la lastaj kvin jaroj kaj esprimis la intencon duobligi siajn streĉadojn. Jam evidentas la ekzisto de ĝenerala volo krei la politikajn kondiĉojn por elradikigi tiun ĉi praktikon por ĉiam. La itala registaro, ekde multaj jaroj tre atenta kaj sentema je tiu ĉi kampanjo, antaŭ nelonge adoptis iniciatojn je la plej altaj diplomataj niveloj por ke la venonta Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj aprobu rezolucion de kondamno de la virinaj genitalaj mutiladoj kiel perforto de la homaj rajtoj kaj invitu la registarojn de la interesitaj Lnadoj adopti ĉiujn mezurojn necesajn por malhelpi la fenomenon.
En tiu ĉi spirito la Unua Virino de Burkina Faso, Chantal Compaoré, deziris organizi kun Ne ekzistas Paco sen Justeco kaj per la subteno de la Itala Kooperado la konferencon “De Kairo ĝis Ouagadougou: en la direkto de definitiva malpermeso de la virinaj genitalaj mutiladoj”, kiu malfermiĝas hodiaŭ en la ĉefurbo burkinabé. La Unuaj Virinoj de la okcidenta Afriko estis invititaj partopreni por sancii per sia ĉeesto la politikan devontigon de la respektivaj Landoj al kunlaborado. Dum oni estas preparanta tiun ĉi eventon, la aktivulinoj de la tuta regiono komencas alveni en la varmegan kaj kaosan Ouagadougou, kie la ventoj dum la lastaj tagoj kolorigis la ĉielon per ruĝ-oranĝaj nunacadoj kaj kie la virinoj burkinabé kuras kiel sagoj laŭlonge de la stratoj per siaj motorcikloj, lasante post si buntajn nubojn kiuj miksiĝas kun la mil farboj de siaj tradiciaj vestoj.

@ 2009 Italaj Radikaluloj. Ĉiuj rajtoj rezervitaj
Gli iscritti e contribuenti 2012
| FRANCESCA T. MILANO | 200 euro |
| EUFEMIA T. MUGGIO' | 200 euro |
| AMBROGIO S. CASSINA DE' PECCHI | 200 euro |
| PIER PAOLO S. FROSINONE | 200 euro |
| DAVIDE R. MILANO | 200 euro |
| LORENA P. MONZA | 200 euro |
| DAVIDE L. MANTOVA | 200 euro |
| PAOLO G. ROMA | 200 euro |
| MARTA G. ROMA | 200 euro |
| ANNA MARIA D. ROMA | 200 euro |
| Total SUM | 397.572 euro |