Hejmo ›
Ero 9: Demando pri malobservado de hom-rajtoj kaj de fundamentaj liberoj en kiu ajn mondoparto
Komisiono pri hom-rajtoj - 59a sesio
Ghenevo, 2003-04-02
Interveno de Trp (Transnacia radikala partio)
eldirita de Enver Can
Dankon, sinjorino Prezidanto.
Mi ekpledas nome de Trp (Transnacia radikala partio). Mia nomo estas Enver Can kaj mi estas ujguro de orienta Turkestano, lauh China popol-respubliko nomata ankauh "Auhtonoma ujgura regiono de Xinjiang". La ujgura popolo, origininta el orienta Turkestano, riskos estingighi sub la politiko de koloniado, asimiligo, shtat-teroro kaj timigo efektivigata de la China komunisma registaro, krom se la tutmonda komunumo urghe intervenos por shanghi tiun procezon.
Bedauhrinde, la internacia kritikado de la Chinia malobservado de hom-rajtoj ghis nun rezultigis nenion por mildigi la suferojn de la ujgura popolo. Dum jardekoj, la china registaro utiligadis la kontrauh-renversan leghon; nun, ekde post la 11a de septembro, ghi pli kaj pli misuzadas la terorismo-argumenton por pravigi subpremadon de la tuta ujgura gento, inklude pluajn restriktojn al ties politikaj, sociaj kaj kulturaj rajtoj.
Nu, la senchesa malobservado de la hom-rajtoj de la ujgura popolo inkludas:
- Ekzekutojn de ujguroj pro politikaj kialoj, per maljustaj procesoj, murdoj kaj eksterjughejaj torturoj.
- Pliigon de kontrauhleghaj translokigoj de la han-china loghantaro en orientanTurkestanon kaj de forshovo de ujguroj for de iliaj hejmoj.
- Detruadon de la kultura ujgura richajho.
- Abolon de instruado de la ujgura lingvo en altnivelaj edukaj institucioj.
- Striktan kontrolon de kulto kaj de la religia vivo, inklude detruon kaj fermon de moskeoj kaj de religiaj neoficialaj lernejoj.
Sinjorino Prezidanto,
permesu al mi atentigi chi-tiun moshtan organizajhon pri apenauh kelkaj el tiuj perfortoj. Tohti Tunyaz, ujgura civitano, arestita 1998-02-06, estis kondamnita 1999-03-10 fare de la Popola meza kortumo de Urumqi; la Plejsupera china kortumo 2000-02 konfirmis ties kondamnon je 11jara enkarcerigo kaj je plua 2jara senigo de politikaj rajtoj. Sinjoro Tunyaz estis arestita che la Humanisma lernejo de la Tokia universitato - kie li studadis por doktorigho - pro akademicela fotokopiado de 50jaragha dokumento. De la chinaj auhtoritatoj li estis oficiale akuzita "steladi shtat-sekretojn favore al fremduloj" kaj "instigi al separismo".
1997-02-5/6 centoj da junaj ujguroj aranghis surstrate en la urbo Ghulja grandan kaj pacan demonstracion proteste kontrauh chiniaj kreskantaj politika kaj religia subpremadoj kaj gravaj diskriminaci-formoj kontrauh la ujgura popolo en orienta Turkestano. Ilia pravigebla protesto renkontis brutalan militan forton. La chinaj auhtoritatoj sendis arme-eskajn policajn fortojn por subpremi senarmilajn demonstraciantojn. La china arme-eska polico uzadis larmigajn gasojn kaj akvo-kanonojn. Pli ol dek ujguroj estis murditaj kaj centoj estis arestitaj, kiel ankauh ties familianoj. Grupo da ujguroj estis transportitaj en stadionon kaj terenfaligitaj per frosta akvo en malvarma februara klimato. Pluraj, ekfrostighintaj, devigatis amputigi siajn membrojn.
Chinaj provosoj torturis plejparton de la ujguraj malliberuloj per sennajligado kaj enigo de cheval-krinoj en iliajn seksorganojn. Abdujelil Abduhelil, gvidinto de la paca demonstracio, estis ghismorte torturata en oktobro 2000.
Sinjorino Prezidanto, che tiaj kruelaj perfortadoj, Trp (Transnacia radikala partio) petas al la chinaj auhtoritatoj detaligi kie trovighas la malliberigitaj ujguroj, ilian nunan statuson kaj la akuzojn kontrauh ili.
Konsiderante, ke la China popol-respubliko subskribis la UN-deklaracion pri hom-rajtoj, la Internacian pakton pri civilaj kaj politikaj rajtoj, kaj la Konvencion kontrauh torturo kaj ceteraj kruelaj, malhumanaj auh humiligaj traktadoj, Trp (Transnacia radikala partio) alvokas chi-tiun Komisionon submeti al la atento de la internacia komunumo la urghon konstati la chi-regionan situacion, konsidere la Chinan decidon permesi al sendependaj UN-observantoj viziti la landon por enketi pri torturo, religia libero kaj arbitraj malliberigoj.
Ni alvokas la Komisionon instigi la Chinan registaron ellasi chiujn politikajn kaj religiajn malliberulojn arestitajn pro ilia neperforta oponado, kaj ne lasi senpunaj la krimojn kontrauh ili plenumitajn.
Fine, sinjorino Prezidanto, Trp (Transnacia radikala partio) petas, ke chi-tiu Komisiono estigu kondichojn por politika dialogo inter chinaj auhtoritatoj kaj en- kaj ekster-regionaj reprezentantoj de la ujgura popolo.

Gli iscritti e contribuenti 2012
| FRANCESCA T. MILANO | 200 euro |
| EUFEMIA T. MUGGIO' | 200 euro |
| AMBROGIO S. CASSINA DE' PECCHI | 200 euro |
| PIER PAOLO S. FROSINONE | 200 euro |
| DAVIDE R. MILANO | 200 euro |
| LORENA P. MONZA | 200 euro |
| DAVIDE L. MANTOVA | 200 euro |
| PAOLO G. ROMA | 200 euro |
| MARTA G. ROMA | 200 euro |
| ANNA MARIA D. ROMA | 200 euro |
| Total SUM | 397.572 euro |