Cxinio, Perduca : nova kondamno je morto kontraux knabino uigura konfirmas cxinajn praktikojn. Maleble nuligi malpermeson vendi armilojn al murdinta sxtato


Deklaro de la Radikala Senatano Marco Perduca, unu el la vicprezidantoj de la senato de la Radikala Neperforta Partio

 

Post la ekzekuto januare de la 20jara Hayrinsa Sawut, akuzita pri hommortigo dum la ribeloj en julio 2009, kaj la kondamno al dumviva karcero de Gulmire Imin pro la rolo de organizintino de la manifestacioj dum la pasinta somero, Radio Libera Azio informas hodiaux ke tria knabino uigura Pezilet Ekber estis kondamnita al morto pro tio, kio okazis en la jaro 2009.

La longa marsxado al cxina moderneco dauxras sur la bazo de neado de la homaj rajtoj, ekde tiu je la vivo. La Baronino Ashton, kiu ja dum tiuj cxi tagoj estis invitanta la Euxropan Union nuligi la malpermeson vendi armilojn, kion euxropanoj decidis post Tien An Men, demandu al si mem cxu tiu cxi “komerca” limigo ne estas, antatauxe, unu el la maloftaj ekbriloj de politikaj decidoj adoptitaj de la Euxropa Unio.

La disvastigo de la armiloj neniam pliigis la sekurecon nek nepre pli bonajn politik-ekonomiajn rilatojn, ĝi favoris nur ilian uzadon kaj, se estas vere ke la demokratioj ne militas inter si, la maldemokrataj sxtatoj ne hezitas uzi perforton cxiam kiam ili sentas sin minacitaj de interne aŭ de ekstere. Suficxas legi la Pekinajn reagojn al cxio kio rilatas al Tibeto, orienta Turkestanujo, Taivano, sed ankaux al Koreio kaj Japanujo aux Vietnamo por kompreni ke la okazoj por uzi la forton ne mankas.

La Ashton meditu.