Hejmo ›
Ayman Nur: respondo donita far s-ino Ferrero-Waldner nome de Eŭrop-unia komisiono
P-0426/05EN
(2005-03-01)
Eŭrop-unia komisiono okupiĝis pri la travivaĵo de advokato Ayman Nour jam ekde lia aresto, 2005-01-29. Per analoga atento, ĝi sekvis la kazon de advokato Ayman Barakat, administra direktoro de la oficejo de advokato Nour, arestita pro la sama akuzo je tromp-imitado kaj falsado.
Jam dekomence, pere de siaj Brusela kaj Kaira oficejoj, Eŭrop-unia komisiono klopodis prilumi la kaŭzojn kaj la cirkonstancojn de la aresto. Tiucele, estis tuj aktivigitaj kontaktoj kun la egiptujaj aŭtoritatoj kaj kun reprezentantoj de la civila socio. Eŭrop-unia komisiono agis en strikta kontakto kun la membro-ŝtatoj, kiuj atribuas grandan gravecon al tiu travivaĵo, kaj plu-agadas en strikta kunlaborado kun ili.
Surbaze de la akiritaj datenoj, la rilato inter la aresto kaj la debato pri politika reformo nun okazanta en Egiptujo estigis maltrankvilon ĉe Eŭrop-unia komisiono, speciale je kio koncernas manierojn kaj tempojn de la aresto, okazinta tuj antaŭ la nacia dialogo inter la diversaj politikaj fortoj. Pere de la kontaktoj kun Eŭrop-unia komisiono, la egiptujaj aŭtoritatoj penis havigi garantiojn pri la karaktero nur jura, kaj ne politika, de la aresto.
Surbaze de tiuj konsideroj, Eŭrop-unia komisiono emas fidi je baldaŭa solvo de tiu travivaĵo far la juĝistoj, pro iliaj sendependo kaj kapablo garantii plenan aplikon de la tiokoncernaj internaciaj konvencioj kiujn Egiptujo kunsubskribis.
La honorinda deputitino povas konsideri sin certigita, ke Eŭrop-unia komisiono plusekvados la travivaĵon kaj ekspluatos ĉiujn dialog-kanalojn kun la egiptujaj aŭtoritatoj, inklude tiujn kadritajn en la asociiĝ-akordo kun Egiptujo.

Gli iscritti e contribuenti 2012
| FRANCESCA T. MILANO | 200 euro |
| EUFEMIA T. MUGGIO' | 200 euro |
| AMBROGIO S. CASSINA DE' PECCHI | 200 euro |
| PIER PAOLO S. FROSINONE | 200 euro |
| DAVIDE R. MILANO | 200 euro |
| LORENA P. MONZA | 200 euro |
| DAVIDE L. MANTOVA | 200 euro |
| PAOLO G. ROMA | 200 euro |
| MARTA G. ROMA | 200 euro |
| ANNA MARIA D. ROMA | 200 euro |
| Total SUM | 397.572 euro |