Afganio. Perduca: kial en Italio la raporto de UNO pri opio iĝis sekreta? Kial kaŝi fiaskojn de prohibiciismo je la antaŭtago de la krombaloto por elekto de la Prezidanto?
Tweet
Deklaro de Marko Perduca, Sekretario de la Internacia Kontraŭprohibiciisma Ligo elektita ĉe la Senato en la listoj de PD:
Kial oni ne volas konigi la fiaskojn de la politikoj pri la nuligo de la kultivado kiuj kostas pezajn homajn kaj financajn rimedojn dum la fenomeno povus esti envojigata en la leĝan produktadon de opiaĵoj por la kuracado de la doloro renkontante la realan peton pri analgezikoj por miliardoj de povruloj?
En la dokumento eldonita la 21-an de la pasinta oktobro oni ekzamenas la ruinigajn sekvojn kiujn la 900 tunoj da opio kaj la kvazaŭ 400 tunoj da heroino eksportitaj el Afganio ĉiu jare kaŭzas al la sekureco kaj publika sano de la landoj, kiuj situas laŭlonge de la balkanaj kaj eŭro-aziaj narko-itineroj, ĝis Eŭrop-Unio, Rusio, Hindio kaj Ĉinio. La raporto krome klarigas kiamaniere la plej mortiga narkotaĵo en la mondo konstruis merkaton kiu valoras 65 miliardojn da dolaroj, venenigas 15 milionojn da drogodependuloj, kaŭzas 100.000 mortojn jare, disvastigas HIV/AIDS je senprecedenca kvanto kaj, plej serioze ol ĉiam ajn, financigas mafiojn, ribelulojn kaj teroristojn.
Kun nesuspetiktaj sekvoj por la trafiko, la afgana opio kiun oni sukcesas konfiski estas malmulta: nur 20% de la heroino komercita en la mondo estas konfiskita (rilate al 42% de la horoino eksportita el la Andaj Landoj.) Ne nur, la konfiskoj iĝas ĉiam malpli oftaj laŭgrade la drogo ekiras Okcidenten. Dum Irano konfiskas 20% de la opiaĵoj kiuj trapasas ĝin kaj Pakistano 17%, la Centra Azio interhaltigas nur 5 % kaj Rusio magran 4 %. Iras eĉ malpli bone en landoj de la sud-orienta Eŭropo, membroj de EU (Bulgario, Grekio kaj Rumanio) kiuj interhaltigas malpli ol 2 % de la nacia opio.
@ 2009 Radikala Partio. Ĉiuj rajtoj rezervitaj
Gli iscritti e contribuenti 2012
| FRANCESCA T. MILANO | 200 euro |
| EUFEMIA T. MUGGIO' | 200 euro |
| AMBROGIO S. CASSINA DE' PECCHI | 200 euro |
| PIER PAOLO S. FROSINONE | 200 euro |
| DAVIDE R. MILANO | 200 euro |
| LORENA P. MONZA | 200 euro |
| DAVIDE L. MANTOVA | 200 euro |
| PAOLO G. ROMA | 200 euro |
| MARTA G. ROMA | 200 euro |
| ANNA MARIA D. ROMA | 200 euro |
| Total SUM | 397.572 euro |










