2004-04-02 | UN-KOMISIONO PRI HOMRAJTOJ 60a SESIO ENĜENEVA. ERO 11: CIVILAJ KAJ POLITIKAJ RAJTOJ

Interveno de Umar Khanbiev

Dankon, sinjoro Prezidanto.

Mia nomo estas Umar Khanbiev, kaj mi prenas la parolon nome de Transnacia radikala partio, en kies Ĝenerala konsilio mi ankaŭ membras. Antaŭ tri jaroj mi prenis la parolon en tiu ĉi sama aŭlo kaj mia interveno estigis gravajn protestojn fare de la rusa delegitaro. Tiuokaze mi atestadis pri kontrauhomaraj krimoj efektivigataj de la rusoj kaj mi petis vian helpon por haltigi la genocidon de la ĉeĉena gento. Kio ŝanĝiĝis ekde tiu tago?

Malbonŝance, nenio. La nura diferenco estas, ke la nombro de la murditaj kaj de la malaperintaj homoj kreskis je centmiloj. Tiu estas la kosto de via neago. Koncentrejoj, torturoj (inklude tiujn celantajn damaĝi fertilecon), eksterprocesaj ekzekutadoj, homraboj, ostaĝ-kaj kadavro-komercado, mortigskadroj, eksperimentado de venenoj sur prizonuloj, kaŝitaj amastomboj - tiu estas la realo en la hodiaŭa Ĉeĉenujo.

En iuj okazoj, junaj ĉeĉenoj estis kunligitaj kaj publike eksplodigitaj por timigi la loĝantaron. Kontraŭ civiluloj estis uzata ĉia armilo, inklude tiujn malpermesitajn de la Ĝeneva konvencio, kiaj brulbomboj kaj prembomboj. Krome, ni konstatis uzadon de novaj kemi-bakteriaj armiloj.

Laŭ la datenoj kolektitaj de la San-ministerio de Ĉeĉena respubliko kaj de sendependaj Neregistaraj organizaĵoj, 25% de la ĉeĉena loĝantaro mortis ekde la komenciĝo de la milito, kaj 30% devis lasi sian landon. La restintoj en Ĉeĉenujo iĝis ostaĝoj ĉiutage submetataj al: bombadoj kaj aviadila kaj artileria; "purig"-operacioj kaj ekzekutoj. Venis la momento kompreni ke Rusujo engaĝiĝis ne en 'kontraŭterora kampanjo' sed en kolonia milito, hontiga teror-kampanjo celanta moralan kaj fizikan detruon de la ĉeĉena gento.

Sinjoro Prezidanto, la Prezidento Aslan Maskhadov plurfoje asertis, ke li pretas komenci dialogon kun la internacia komunumo. Unuiĝintaj nacioj devus preti aŭskulti liajn racihavajn vortojn; la vivoj de miloj da infanoj, virinoj kaj maljunuloj povus esti savataj.

La internacia komunumo rifuzis interveni, fermante la okulojn pri la metodoj per kiuj Rusujo estigis parodion de demokrataj institucioj. Referendumoj kaj elektoj okazis armilminacite. La situacio pli kaj pli malpliboniĝas. La ĉeĉenoj ne akceptos la kvislingan Kadyrov. Sen serioza internacia interveno, la rusa gvidantaro havos nek la volon nek la moralan forton engaĝiĝi per serioza politika intertraktado.

Konsiderante la Rezolucion de Eŭrop-unia parlamento aprobita 2004-02-26 (agnoskanta genocido la deportadon de Stalino en 1944 kaj esprimanta sian volon ekkonsideri la Pacplanon de Prezidento Maskhadov), ni petas, ke ankaŭ Unuiĝintaj nacioj ekagu.

Sinjoro Prezidanto,

konsciante, ke ne eblas milita solvo al plurjarcenta rusa-ĉeĉena milito, Transnacia radikala partio petas ĉi tiun moŝtan kunsidon doni plejaltan prioritaton al prikonsidero de la Pacplano de Aslan Maskhadov por politika solvo kiu povu fini ĉi tiun genocidan militon. Ĉi tiu propono difinas, ke sendependo estas ne objektivo en si mem, sed nur pretervivigilo antaŭ la senĉesa 'rusa teroro'. Ĝi sugestas establi provizoran Un-administrantaron por ebligi al Ĉeĉenujo sentrupiĝon kaj evoluigon de demokratiaj institucioj, gardante la interesojn de ambaŭ konfliktantaj partioj.

Dankon, sinjoro Prezidanto.