2004-03-23 | UN-KOMISIONO PRI HOMRAJTOJ 60a SESIO ENĜENEVA. ERO 7: EVOLU-RAJTO

Eldirita de Enver Can

Dankon sinjoro Prezidanto.

Mia nomo estas Enver Can, kaj mi parolas nome de Transnacia radikala partio, estante ankaŭ konsiliano de ties Ĝenerala konsilio.

Kiel vi ĉiuj scias, pri la evoluig-temo la Jarmila deklaracio estas kristale klara. permesu al mi citi specife el la paragrafo pri 'Egaleco', kie tiu dokumento asertas, ke 'Neniu individuo kaj neniu nacio estu senigita je la ŝanco profiti el evoluo. Estu garantiataj egalaj rajtoj kaj ŝancoj por viroj kaj virinoj."

Sinjoro Prezidanto, nek la ĝeneralaj principoj nek la celoj de la Deklaracio povas esti konsiderataj ebla espero por la Ujguroj, ĉar ili vivas en difinita medio, sub la Ĉinuja regado. La ujgura gento estas senigata je la rajto evolui. Fortaj restriktoj estas trudataj al religia vivo; deviga naskolimiga politiko estas aplikata al virinoj; amasa enmigrado de Hanaj ĉinoj al orienta Turkestano minacas la ujguran genton iĝi malplimulto en sia propra lando, kaj estigas larĝskalan senlaboron; sistema asimil- kaj ĉinig-politiko estas efektivigata precipe koncerne kulturan, instruadan, lingvan kaj historian mediojn. En tiaj cirkonstancoj ni ne povas paroli pri favora etoso por ke la ujgura gento libere evoluu kun siaj kulturo kaj tradicioj.

Malgraŭ, ke ĝi subskribis 'Internacian kontrakton pri civilaj kaj politikaj rajtoj' fine de la 1990aj jaroj, Ĉinujo ne ŝanĝis sian konduton enigante en siajn politikojn, planojn kaj projektojn la postulojn de tiu internacia dokumento. Grandaj projektoj estis ellaboritaj kaj financitaj, sed ili estis uzataj por dissetli kaj malriĉigi niajn komunumojn, anstataŭ progresigi la ekonomion de la ricevuntaj regionoj.

La Ujgur-rajtoj je evoluo, same kiel ilia rajto havi voĉon pri la maniero laŭ kiu ilia regiono estas administrata, simple ne ekzistas.

Sinjoro Prezidanto, eminentaj delegito, nome de Transnacia radikala partio mi urĝas la Komisionon aparte atenti la cirkonstancojn en kiuj kelkaj regionoj de Ĉinujo - kaj iliaj gentoj - estas devigataj vivi kaj ne prosperi. La Komisionanoj profunde interesitaj pri tiu temo devus akiri(?) la Un-evolu-programon urĝante la agentejon dediĉi konsiderindan parton de la publikigaĵo pri hom-evoluigo al la Ujgur-demando. Se la Ujguroj ne iĝos internacia zorgo, altas la risko, ke iliaj vivkondiĉoj povas transiri ĉiamaniere al tragika kaj neregebla situacio.

Dankon, sinjoro Prezidanto.