2004-03-23 | UN-KOMISIONO PRI HOMRAJTOJ 60a SESIO ENĜENEVA. ERO 6: RASISMO, RASA DISKRIMINACIO, KSENOFOBIO KAJ ĈIUJ FORMOJ DE DISKRIMINACIO [originala eldiro].

Interveno de Penelope Faulkner

Sinjoro Prezidanto.

Transnacia radikala partio estas profunde maltrankvila pro la diskriminacio pri praktikado de religi-libero en Socialisma respubliko Vjetnamujo. La ĉefa diskriminaci-celo estas 'Unuighinta budha eklezio de Vjetnamujo' (UbeV), al kiu aliĝas tri kvaronoj el la loĝantaro kaj havas 2000jaran tradicion en Vjetnamujo. Dum pli ol du jardekoj, ekde kiam en 1981 UbeV estis elpelita de la aŭtoritatoj kaj anstataŭita de budha ŝtat-sponsorata organizaĵo, budhanoj suferis gravan diskriminacion pro sia aneco en UbeV kaj sia paca pledo por religi-libero. UbeV-pagodoj, lernejoj, universitatoj, hospitaloj kaj orfejoj estis konfiskitaj de la Ŝtato; monakoj, monakinoj kaj fideluloj estis molestataj, minacataj kaj enprizonigitaj. Aprile 2003, post landlima renkontiĝo de la UbeV-patriarko Thich Huyen Quang kun la vjetnama ĉefministro Phan Van Khai, Vjetnamujo promesis plilarĝan religi-toleron por budhanoj, kaj UbeV okazigis sian unuan pacan Asembleon en la provinco Binh Dinh, por elekti novan gvidantaron. Tamen, en okulfrapa kontraŭdiro de tiuj promesoj, 2003-10-08, Vjetnamujo lanĉis brutalan striktigon kontraŭ UbeV kaj arestis ĉiujn ties gvidantojn. Centoj da UbeV-pagodoj estis voktataj, telefon-linioj malkonektitaj kaj poŝtelefonoj konfiskitaj. Hodiaŭ, 11 UbeV elstaraj gvidantoj estas en administra mallibero, ĉu oficiale ĉu fakte. La situacioj de patriarko Thich Huyen Quang, 86j, kaj de Thich Quang Do, 75j, estas aparte alarmaj. Ambaŭ monakoj hodiaŭ malliberas "incommunicado" - forme, respektive en Nguyen-Thieu-monaĥejo de Binh Dinh kaj en Thanh-Minh-Zen-monaĥejo de Ho Chi Minh City, senigitaj je ĉiuj rajtoj ricevi kaj vizitojn kaj taŭgan kuracadon. Kvankam ili ne estis formale akuzitaj, la registaro asertas, ke ili estas prienketataj pro 'posedo de ŝtat-sekretoj', krimo kiu en Vjetnamujo sankciatas per mortpuno. Ambaŭ pasigis pli ol ol dudek jaroj enprizone aŭ enhejme-arestite pro sia religia kredo.

Ankaŭ la eksmonako kaj UbeV-ano Pham Van Tuong (Thich Tri Luc) estas viktimo de okulfrapa diskriminacio. Eskapinte al Kamboĝo kaj atinginte la statuson de rifuĝinto de "Unhcr" ('Altranga Un-komisiito / agentejo por rifuĝintoj', 'Aukr'), julie 2002 li, sub Un-protekto, estis arestita de la vjetnama sekurec-polico kaj kaŝe enprizone tenata dum pli ol deknaŭ monatoj. 2004-03-12, li estis kondamnita je 20monata enprizonigo per maljusta, nepublika proceso en Ho Chi Minh City. La kazo de Pham Van Tuong ne nur malobservas ĉiujn Un-normojn, sed ankaŭ malrespektas la rekomendojn de "Cerd" ('Un-komisiono por forigo de ras-diskriminacio', Un-Kfrd) kiuj urĝas vjetnamajn aŭtoritatojn 'protekti la rajtojn de ĉiuj rifuĝintoj en Vjetnamujo, inklude la rajtojn de la vjetnamoj reenpatrujigitaj de Kamboĝo'. Pham Van Tuong estu tuj liberigita kaj metita sub Aukr-protekto.

Sinjoro Prezidanto.

Transnacia radikala partio alvokas 60an sesion de Un-komisiono pri homrajtoj premadi por ke Vjetnamujo ĉesigu sian diskriminacian politikon kontraŭ UbeV. La aŭtoritatoj tuj liberigu ĉiujn senliberigitajn UbeV-gvidantojn, ekde patriarko Thich Huyen Quang kaj lia reprezentanto Thich Quang Do, kaj restarigu la laŭleĝan statuson de UbeV.