Ĝenerala Konsilio de la Radikala Neperforta Transnacia kaj Transpartia Partio (Romo, 28-30 de majo 20109): unanime aprobita Mocio



Ĝenerala Konsilio de la Radikala Neperforta Transnacia kaj Transpartia Partio (Romo, 28-30 de majo 20109): unanime aprobita Mocio

La ĝenerala Konsilio okazinta en Romo ĉe la Senato de la Respubliko kaj en la sidejo de la Partio de la 28-a ĝis la 30-a de majo 2010,

Oficiale konstatas la rilatojn de la estraro de la Partio kaj de la aliaj eminentuloj kunvenintaj kaj precipe tiun pri la homaj rajtoj fare de Cesare Romano, Tullio Padovani kaj Emanuele Rebasti.

Ĝi salutas la eksterordinaran ĉeeston kaj partoprenon dum la tuta daŭro de la laboroj.

Ĝi konstatas la plenan sukceson de la unua formala, politika kaj statuta paŝo de la projekto, kiun ĝi devas porti al la Kongreso de la Partio; tiu ĉi unua paŝo taŭgas al superado de situacio de politika kaj organiza krizo kaŭzita objektive de la ĝenerala plimalboniĝo de la internacia laŭleĝeco kaj de la demokratio en la mondo.

Ĝi rekonfirmas kaj malaprobas la evidentan kaj jam sisteman neleĝecon rilate al siaj propraj ĉartoj kiuj fondis UNO-n kaj Eŭropan Union – por kiuj oni povas jam nun aserti, ke estas gravega proceso de redukto al “reala demokratio” de la mondo kiu longe estis rekonita kiel “libera mondo”; precipe ĝi denuncas ankaŭ la senrespondecan kaj eksterleĝan konduton de la internaciaj komunumoj rilate al la Ŝtatoj kaj al la situacioj rekonitaj eĉ formale kiel ne demokratiaj kaj ne de Jura Ŝtato.

Ĝi responsas persone kaj rekonfirmas kiel solene afirmita de la Eŭropa Parlamento la 8an de majo 2008 pere de la jara raporto Cappato pri la homaj rajtoj kie oni laŭlitere decidis ke “la eŭropa Parlamento diras, ke la neperforto estas la plej taŭga instrumento por plena ĝuo, firmigo, pliigo kaj respekto de la fundamentaj homaj rajtoj konsiderante necesa taskon, ke ilia disvastigo iĝos rajte antaŭeca en la politiko de promocio de la homaj rajtoj kaj de la demokratio fare de Eŭropa Unio.“

Ĝi denuncas la fakton, ke por Eŭropa Unio kaj por la eŭropa Parlamento mem, tiu ĉi grava decido restis kaj ankoraŭ nun restas malviva litero.

Ĝi konstatas ankaŭ la riskon de la iompostioma burokratiĝo eĉ de la supera- aŭ internaciaj jurisdikcioj ofte fakte ignorita kaj neuzita tiograde por kaŭzi la malboniĝon de la internacia leĝeco mem kaj de la firmigo de la homaj rajtoj jam denuncita de Winston Churchill en 1946 kiam li diris ke “La Asocio de la Nacioj ne fiaskis pro la malvenko de siaj principoj. Ĝi fiaskis, ĉar tiuj ĉi principoj estis neplenumitaj de tiuj samaj Ŝtatoj kiuj fondis ĝin. Ĝi fiaskis, ĉar la registaroj de la epoko havis timon alfronti la realon kaj agi ĝustatempe. Tiu ĉi katastrofo ne devas ripetiĝi.”

La ĝenerala Konsilio devontigas la tutan Partion, ĝiajn estrarojn kaj ĝiajn aktivulojn:

- doni tujan sekvon al la proponoj prezentitataj precipe al tiuj de Profesoro Cesare Romano, kaj adoptitaj de la organoj de la Partio, favori kaj plifortigi pere de jura kaj politika subteno la individuajn kaj kolektivajn apelaciojn ĉe la internaciaj jurisdikcioj flanke de la viktimoj de ŝtataj kaj publikaj kontraŭleĝecoj, valorigante kaj kuraĝigante tiujn internaciajn jurisdikciojn kaj demokratigante ilian ekziston.

La ĝenerala Konsilio komisias al la estaroroj kunvoki dum septembro la alian kunvenon de la ĝenerala Konsilio antaǔvide al la 39-a Kongreso okazonta ene de la jaro.

Preparante sin al tiaj rendevuoj, la ĝenerala Konsilio afirmas la neceson, ke la Senato de la Partio laŭ la Statuto povu esprimi antaǔan opinion pri programoj kaj projektoj estontaj kaj estantaj pere de la konstituantaj organizoj por la necesa konverĝo kaj kohero de ĉiuj tiuj agadoj kun la supre diritaj celoj de la partio.

Ĝi substrekas finfine la signifoplenan gravecon de la novaj aliĝoj alvenintaj okaze de la Konsilio kaj je itala nivelo kaj je internacia nivelo fare de gravuloj kaj reprezentantoj de institucioj, de organizoj kaj ankaǔ de demokratiaj kaj neperfortaj membroj de Albanujo, Azebajĝano, Belgujo, Kabindujo, Kamboĝo, Suda Kameruno, Ĉinujo, Kroatujo, Italujo, Kirgizujo, Laoso, Malio, Niĝerlando, Demokratia Respubliko Kongo, Pakistano, Rusujo, Hispanujo, Sudafriko, Orienta Turkestano, Tibeto, Vjetnamio.