Kroatujo

Kroatujo

11/01/2010

Prezidantaj balotoj en Kroatio: Ivo Josipovic, simbolo de justeco, elektita kun 60,29% de la voĉdonoj.

 Marina Sikora, membro del Consiglio Generale del Partito Radicale con Ivo Josipovic, il nuovo Presidente della CroaziaCroazia: Marina Sikora,
ano de la Konsilo Ĝenerala de la
Radikala Partio kun Ivo Josipovic,
Nova Prezidanto de Kroatio
Ivo Josipovic iĝis la nova, tria prezidanto de Kroatio. Per neta venko, akirinte 60,29% kontraŭ sia defianto, Milan Bandic, urbestro de Zagrebo kiu atingis  39,71%, la  socialdemokrata kandidato Josipovic estos la nova loĝanto de Pantovcak, sidejo de la kroata Prezidanto, kiu postvenos Stjepan Mesic post la dek jaroj de lia duobla mandato. La venko jam estis antaŭvidata je la naŭdeka lastvespere surbaze de elirenketoj, kaj la elcentaĵoj ne estis tiom malsamaj ol la finaj; ĝuste je noktomezo okazis la unua oficiala anonco far la ŝtata pribalota Komisio, kiu post alveno de la datumoj el 99,62% de la voĉdonejoj oficiale anoncis la venkon de Ivo Josipovic.
 Malsame ol en la unua vica baloto, la kroataj civitanoj ĉifoje pli amase alfluis la balotajn urnojn, bone kompreninte la gravecon de ĉi tiu sendube historia momento por la Eŭropunia estonteco de ilia lando. La alfluo urnojn estis je 50,28 elcentoj.

Syndicate content