Karaj gekolegoj.
En la momento kiam mi skribas al vi, pasis malpli ol kvardek horoj ekde kiam, ĉe Unuiĝintaj nacioj en Novjorko, oni estis alprenontaj rezolucion por malpermesi ĉian sciencan esploradon pri stam-ĉeloj, eĉ por kuracaj celoj, laŭ la tekniko de ĉelnukleo-transigo.
Tiu rezolucio estis prezentita de Kostariko, apogata per intensa prepara agado de Usono, Vatikano, Italujo kaj Portugalujo, kaj subtenate de kvin kromaj Eŭrop-uniaj landoj: Irlando, Malto, Slovakujo, Aŭstrujo kaj Pollando.
Male, Belgujo estis prezentinta rezolucion por limigi la malpermeson nur al la reprodukt-cela klonado, sed ne malpermesi la kurac-celan klonadon (ĉelnukleo-transigon).
Unuaj subskribintoj el Eŭrop-unio estis: Danujo, Finnlando, Grekujo, Svedujo, Britujo, Ĉeĥujo, Estonujo, Litovujo, Latvujo; al kiuj aldoniĝis: Francujo, Germanujo, Luksemburgo, Nederlando, Hispanujo, Hungarujo kaj Slovenujo. Entute, do, 18 Eŭrop-uniaj membroj. Usono petis tujan voĉdonadon. Belgujo proponis prokrasti kaj alstrebi interkonsentan decidon post kunvoko de tiutema scienca konferenco. Danke, ĉefe, al Turkujo, interveninta nome de la 57 aliĝintoj al 'Konferenco de islamaj landoj', la seanco estis prokrastita al vendredo 2004-10-29
Multnombraj landoj el la bloko «Kostariko - Vatikano - Italujo - Portugalujo» ekkonscias, ke ili estis trenitaj en demandon dubsencan, kaj ili povus, do, akcepti prokraston pripensigivan pri politika kunpuŝiĝo, kiun neniu, tie, aŭdacis rilatigi al religia aŭ kontraŭreligia dimensio, male ol kio fakte estas okazanta, dum ĉi tiuj horoj, en Eŭropo kaj ene de Eŭrop-unio.
Usono, Kostariko, Italujo kaj Portugalujo ŝajnas tre maltrankvilaj. Tio ŝuldiĝas al la fakto, ke la fronto de iu politiko celanta defendi scienco- kaj konscienco-liberon, fine estas sin organizanta, ĉe Unuiĝintaj nacioj, en Usono - ĝuste dum ĉi-lastaj balot-kampanjaj horoj - en Eŭropo kaj en Eŭrop-unio. Jam klaras, ke oni klopodis, kaj plu-klopodas, sukcesigi iun saman politikan ukazon ĉe la diversaj frontoj, kie ĝi adas. Oni ĝin trudis al ni, kaj ni tion ne komprenis tuje.
Ĉe Unuiĝintaj nacioj kaj Usono.
La 8an kaj 9an de oktobro 2004, en Romo - kunvokite far: Asocio por libero en scienca esplorado, estrata de Luca Coscioni, Prezidanto de "Radicali italiani"; kaj Marco Cappato, sekretario de la Asocio, nia eksa kolego, bedaŭrinde ne-rekonfirmita 2004-06-12 - okazis 'Konsistiga sesio' de Tutmonda kongreso por libero en scienca esplorado, por konscienc-libero kaj por libero je aktiva kaj pasiva terapioj. Subtenate far la plejparto de la scienca mondo, ĝi estigis kaj aranĝis demokratian, liberalan, laikan mobilizon, antaŭvide al la fortempiĝo de la nuna Ĝenerala asembleo de Unuiĝintaj nacioj, kiun la grandaj demokrataj Internacioj subtaksis.
Marco Cappato - kiu, reveninte el Novjorko, hodiaŭ estos kun ni en Strasburgo - jam signalis jenajn gravajn politikajnrezultojn:
1. Kofi Annan, kiun la Sesio estis alvokinta, oficiale sin esprimis - dum la Ĝenerala asembleo , komence de la debato - laŭ la direkto kiun ni deziris.
2. Pluraj Nobel-laŭreatoj (ĉi-momente 35, sed ilia nombro daŭre kreskadas)
subskribis nian Alvokon , konverĝantan kun la Belguja rezolucio subtenata de kromaj 17 Eŭrop-uniaj membroj, kaj kiun ni nun proponas por aliĝo al ĉiuj Eŭrop-uniaj parlamentanoj, sed ankaŭ al ĉiuj kandidatoj al Eŭrop-unia komisiono, al la parlamentanoj de ĉiuj niaj landoj.
3. "Nian" alvokon (de ni demokratoj, liberaluloj, laikoj, diverse religiaj, kredantoj aŭ nekredantoj, unuigitaj per la etiko respektadi ĉian etikon, liber-etiko kaj respondec-etiko) ĵus alprenis 'Koalicio por antaŭenigo de medicina esplorado'. En tiu koalicio anas centoj da malsanul-asocioj, kiel 'Cristopher Reeve fondaĵo'; da universitatoj, kiel Stanford, Harvard kaj 'Asocio de usonaj universitatoj'; krom 'Asocio de usonaj kuracistoj'. Ĝin subtenas ankaŭ: Bill Richardson, Guberniestro de Nov-meksiko, eksa ambasadoro ĉe Unuiĝintaj nacioj; Alan Leshner, estro de 'Usona asocio por antaŭenigo de sciencoj'; Nancy kaj Ron Reagan; kaj Michael J. Fox. Eĉ Arnold Schwarzenegger, Kaliforni-guberniestro, alprenis starpunkton favoran al sia-ŝtata referendumo, subtene al esplorado pri stam-ĉeloj, kaj embriaj kaj plenkreskaj.
Temas, evidente, pri aro da eventoj enŝovigantaj en ĉi-lastajn varmegajn tagojn de usona balot-kampanjo. Tio nek estis, nek estas nia celo, ĉar inter ni, pri la nuna Usono, diversas la pritaksoj: iuj bone rilatas kun iuj gravaj 'nov-konservativuloj', aliaj kun la Demokratular-mondo, aliaj kun la Soros-retoj! Sed, sendube, tio minimume plifortigas, ĉe ĉiuj voĉdonontoj, konsciiĝon pri la graveco de tiu demando, kaj pri la diversaj respondecoj, kiujn pri ĝi alprenas la du kandidatoj kaj iliaj subtenantoj.
KAJ NI ALVENU AL NIA EŬROP-UNIA SITUACIO, PARLAMENTA, POLITIKA, INSTITUCIA
Karaj gekolegoj.
Kun Emma Bonino, kiel membroj de 'Transnacia radikala partio', de 'Eŭropa liberala partio' kaj de la grupo Alde ('Alianco de liberaluloj kaj demokratoj por Eŭropo'), ni konvinkite subtenis la kandidatecon de Barroso. Hodiaŭ ni estas konvinkitaj, ke al ni mankis kon-eroj esencaj por decidi. Tiujn kon-erojn nun provizis al ni unuavice tiu kiu estis ŝajnigita kiel 'kazo Buttiglione', dum ĝi estas, reale, la 'kazo Barroso - Berlusconi - Vatikano' kaj la kazo de politikoj kiuj estas ege minoritataj en Eŭrop-unio, ĉe la eŭropaj civitanaroj, tute sendepende ĉu kristanaj, ĉu diverse religiaj, ĉu senkredaj.
Prezidanto Barroso estas politikisto el granda kaj longa sperto, elprovita, inteligenta kaj lerta. Emma Bonino kaj mi nin pridemandis, kiel eblis, ke, kun Silvio Berlusconi, li ŝajnis amasigi tiom da plumpaĵoj, eraroj, kaj elmontri tiom da aroganteco... Sed - dank'al kio okazis ĉe Unuiĝintaj nacioj; al la insultoj kaj mensogoj, al kiuj ŝajnis kaj ŝajnas esti devigataj, ĉe ni, iliaj subtenantoj - ni komprenis: fakte, per tiuj ŝajne-fuŝoj, oni estas farontaj - aŭ malfarontaj - ĉion necesan por sukcesigi proprediritan POLITIKAN ukazon, far grupo absolute minoritata, ĉe-lima, ekstrema, se ne ekstremisma: grupo kiu ĉi-momente kunigas - sub la insigno de politika kaj fundamentisma frenezo, kiu ŝajne alproprigis same funde islamajn kaj kristanajn mediojn - Usonon, Vatikanon, Italujon kaj Portugalujon.
Kaj ĉe Unuiĝintaj nacioj, kaj, eĉ pli, en Eŭrop-unio, ni frontas intencan agadon senmezure gravan. Itala registaro, Prezidanto Berlusconi kaj lia ministro Buttiglione, Prezidanto Barroso, ĝis hieraŭ Prezidanto de Portugala registaro, plenumis ŝajne ne-eksplikeblan fuŝojn. Nepravigeblas - krom laŭ tre ambicia kaj riskoplena kalkulo - forlikvidi el Eu-komisiono Mario-n Monti (al kiu, aliflanke, Berlusconi estis propononta gvidadon de la itala ekonomio), kaj likvidi kandidatecon de Emma Bonino (la plej populara kaj prestiĝa el la eksaj Eu-komisionanoj) kaj certe alfronti multajn malfacilaĵojn pro nomumo de Buttiglione, la vicogvidanto de tiu politiko - ja legitima, kiel ajna alia, sed - absolute minoritata inter la 25 registaroj kaj civitanaroj de Eŭrop-unio.
La riproĉoj, ke ni vartus kaj trudus motivojn kaj aspektojn kontraŭreligiajn kaj kontraŭkatolikajn, estas nenio alia ol intence mensoga legaĵo, al kiu estas reduktataj kaj devigataj tiuj, kiuj nin tiel akuzas kaj interpretas. "Religiaj" motivoj en jenaj travivaĵoj forestas tute; ne malpli ol en: la 'afero Dreyfus'; aŭ 'La grandaj tombejoj sub la luno' de George Bernanos, kiu denuncadis ankaŭ la benojn, far episkopoj kaj arme-pastroj, al la faŝismaj armeoj irontaj Hispanujen plenumi abomenajn buĉadojn; aŭ la diferencoj inter, unuflanke, la aktivuloj de Blanka-rozo kaj, aliflanke, Von-Papen kaj la diplomatiaj "reprezentantoj" de Vatikano en Berlino; aŭ inter 'kristana socialismo' de Simone Veil, la fabiusaj socialistoj kaj la perKonkordata politiko inter Vatikano kaj la totalismaj Ŝtatoj. La kolizio okazas ne inter etiko kaj politiko, sed, eble, inter la diversaj etikoj (unu difinebla 'absolutisma', kontraste al nia - supozata kaj misfamigata - 'relativismo'), kaj, certe, inter diversaj politikoj.
Karaj gekolegoj.
La taktiko klaras: ĉe la 'fronto Buttiglione' probable oni proponos al ni multon pluan, por savi la esencon: por savi Prezidanton Barroso kaj lian Eu-komisionon, por ke li povu subskribi kaj apogi politikon kiu iĝis 'lia' politiko, la komuna politiko ĉe la fronto pri libero en scienca esplorado, pri kon-libero, pri libero koncerne etikojn kaj moralojn, eĉ interne al la katolika mondo mem. Tiun 'oferon' oni proponos al ni mardon, merkredon aŭ lastmomente. Ĝi estos ofertata kvazaŭ ĝi gravus: Buttiglione povus eĉ iĝi propeka kapro, esti demisiigita aŭ demisii: lia honoro kuŝas en liaj fideleco kaj obeo al la potenco, POLITIKA POTENCO de Vatikano, de la monduma 'Eklezio' kaj de ties hierarkio, kia ajn ĝi estas.
Necesas preti kaj klari: Eu-parlamento (kiel ankaŭ Unuiĝintaj nacioj) voĉdonos por aŭ kontraŭ (tiu aspekto de la politiko de) Bush, Barroso, Berlusconi, kontraŭliberala, kontraŭdemokratia, kontraŭ konscienc-libero - do, ankaŭ, kontraŭreligia, kiel tio okazas ĉiufoje, kiam, historie, oni klopodas trudi iun politikon je la nomo de Dio kaj de religio.
SED, FINE, SENKAŜA KAJ NETA VOĈDONO KONTRAŬ PREZIDANTO BARROSO, KAJ FORTIKE KONTRAŬ "LIA" EU-KOMISIONO, ESTAS GRANDA ŜANCO POR LA EŬROP-UNIA PARLAMENTO, SED ANKAŬ POR LA TUTA EŬROP-UNIO.
Oni mistifikis al ni, ke voĉdono kontraŭa al la Barroso-Eu-komisiono ĵetus Eŭrop-union en 'institucian krizon en la solena momento, en kiu oni alprenas konstitucion'. Kia frenezaĵo! Altiero Spinelli, al ni ĉiuj, ripetadis: 'Neniam vere estos eŭropa komunumo ĝis Parlamento esprimos sian unuan veran politikan konfid-rifuzon kontraŭ eŭropa komisiono'.
Se, okaze de la subskribo de Konstitucio en Romo, 2004-10-29, malestos Registaro (domaĝe, tion ni ankoraŭ ne atingis!) ĉar Eu-parlamento, post jardekoj, fine funkciis kiel Parlamento de jurbazita, demokratia Ŝtato, tio estos kroma evento, aŭtenta evento, en tiu historia tago. Post la elekto de Parlamento en 1979, tio estus dua aldemokratia renaskiĝo de - kaj en - Eŭrop-unio.
Ĝi estus granda renoviĝo, tuje efika pri ĝia plivastiĝo, ĝia institucia kaj politika plifortikiĝo, kontraŭ risko de burokrata marĉo, dominata nur de ĝia moŝto, la elekto-kriteriaro 'd’Hondt'.
Venko en Strasburgo estus ankaŭ granda sukceso eŭropa, federisma, liberala, jur- kaj liber-subtena por Bruselo, Novjorko, Romo, por ĉie ajn, por ĉiu el ni, ĉe iu 'onia-hejmo' de niaj esperoj kaj de iu eŭropa popolo kiu ankoraŭ konstruendas kaj sukcesigendas.
Marco Pannella
mpannella@europarl.eu.int Ps.
Mi pardonpetas, se mi misuzas vian atenton, kaj gastadon en via leter-kesto, sed, sincere dirite, mi konsideris eĉ devo, vin provizi per iuj informoj - krom per taksadoj, kiujn ili, povas, laŭ mi, konsekvencigi.
Mi estus tre dankema, se vi bonvolus respondi al mi - eĉ se mallongege - pri la enhavo de mia sendaĵo, ĉar en la venontaj horoj ni ĉiuj devos plenumi niaj elektojn, individuajn kaj grupajn.
Pluan dankon, kaj bonan laboron.